Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Premio Maertens 2026: intervjuo kun la premiito, Alekso Miller

UEAviva publikigis antaŭ 4 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

PREMIO MAERTENS 2026
Komuniko de la juĝkomisiono

La Premio Grégoire Maertens celas premii esperantistajn organizaĵojn aŭ individuojn, kiuj per siaj realigoj grave kontribuis kaj plukontribuos al la evoluigo de la Esperanto-movado. Pri la ricevantoj de la premio decidas komisiono konsistanta el eksaj prezidantoj de UEA, eventuale kun la kunlaboro de aliaj eksaj estraranoj de UEA.

Malsame al aliaj movadaj premioj, la Premio Maertens metas emfazon ne nur al la jamaj atingoj, sed ankaŭ al la potencialaj estontaj kontribuoj de la premiito; simbole, oni anoncas ĝin en la unua tago de la nova jaro—kiu ankaŭ, nehazarde, estas la naskiĝtago de la nomdoninto.
La Premio Grégoire Maertens por la jaro 2026 estas aljuĝita al:

Alekso Miller

pro lia rimarkinda laboro sur la kampo de la Esperanta video-arto, kiu malfermas novajn vojojn en la informado, instruado, uzado kaj ĝuado de la lingvo.

Kreskinta en la usona ŝtato Minesoto, Alekso diplomiĝis en orienta Usono pri teatro kaj nun loĝas en Atlanto, Georgio. Tiu urbo estas la dua grava centro de filmproduktado en Usono, kaj Alekso ne nur aktoras en diversaj filmoj kaj teatraj prezentoj, sed akiris la necesajn kapablojn por mem reĝisori kaj produkti filmojn, kadre de vigla loka komunumo de kin-laboristoj. Konatiĝinte kun Esperanto en 2013, kaj spertante ĝian vivantecon en la somera kursaro NASK en 2016, li ekvidis en ĝi invitan terenon por videokreado. Inter liaj multaj kontribuoj al la evoluigo de tiu kampo, elstaras la jenaj:
– la jutuba kanalo Exploring Esperanto (“Esplori Esperanton”), jam kun pli ol 380 videoj kaj 8200 abonantoj;
– la Usona Bona Film-Festivalo, kiu jam atingis sian 7-an eldonon kun pli ol 200 filmoj el la tuta mondo, el kiuj la plej populara atingis jam pli ol 63.000 spektojn;
– la realigo de plena profesinivela filmo de la teatraĵo “1910” el la Universala Kongreso en Montrealo en 2022.

Ĉiu el tiuj diversaj projektoj estas mem plurfaceta, servante kiel modelo kaj inspiro por vastiĝanta filmkulturo en Esperanto. Ekzemple, la videoj ĉe Exploring Esperanto uzas diversajn formatojn, inkluzive de mallongaj vertikalaj videoj por tre mallongaj “kapsulaj” videoj (multaj el tiuj estas pri la ĝusta vortouzo de iu Esperanta vorto). La filmoj estas ĉiaspecaj: jen distraj, jen edukaj, jen plene esperante, jen angle kun esperantaj subtekstoj. Estas aŭdiolibroj, atentokaptaj mallongaj filmoj, estas registraĵoj de koncertoj, skeĉoj, improvizaj humuraĵoj. La vigleco kaj vario en si mem kreas allogan bildon pri la lingvo kaj ĝia kulturo.

Prizorgante la Film-Festivalon, en kiu partoprenas homoj el la tuta mondo, Alekso ankaŭ helpis plibonigi la filmojn kvalite, per konsiloj kaj praktika helpo, same per prelegoj pri filmado, muntado, redaktado de sono, ktp. Li krome zorgis, ke la Festivalo ne dependu de li, kaj efektive la lastaj du eldonojn organizis aliaj, dum li mem plu senlace kuraĝigas kaj subtenas kaj la organizantojn kaj hezitemajn filmemulojn. Enplektante siajn aktorajn amikojn kaj konatojn en la produktado de filmoj en Esperanto, li cetere signife popularigis la lingvon en la Atlanta kino-komunumo.

Pinto de tiu filmproduktado ĝis nun estas la filmo de la originala teatraĵo “1910”, por kiu Alekso utiligis kvar kameraojn, redaktis la sonon, kaj faris la finan muntaĵon, inkluzive de intervjuetoj kun la aktoroj kaj la verkistino Ĵenja Amis. La fina produkto estas spektebla ĉe lia jutuba kanalo (jam 7.300 spektoj). Tamen, kredante je la valoro de fizikaj realigoj, disvastigeblaj sendepende de la retaj entreprenoj, Alekso krome pretigis la filmon por eldono sur Blu-radia disko kun multaj aldonaĵoj kaj subtitoloj en ok lingvoj. Pri ties eldono nun respondecas Esperanto-USA.

Per sia talenta laboro, Alekso Miller signife plialtigas la nivelon de la Esperanta filmkulturo kaj sendube stimulos ĝian pluan evoluon en la venontaj jaroj. La aljuĝo de la dua Premio Grégoire Maertens, kun mona subteno de €1.000, celas rekoni lian elstaran kaj daŭrontan kontribuon.
Kelkaj ligiloj al projektoj menciitaj en la teksto:
https://www.youtube.com/@ExploringEsperanto
https://www.youtube.com/@EsperantoUSA (ludlistoj de la Film-Festivalo troveblas ĉi tie)
https://www.youtube.com/watch?v=fbWldQKlfrA (La plena teatraĵo “1910”)

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Mi skribas … krajono

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?