Sinjoro Dio, Kiam Mi Miregas – Mormona Tabernakla Ĥoro
mormonEsperanto publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La Mormona Tabernakla Ĥoro kaj Orkestro de Templo-Placo prezentas: “Sinjoro Dio, Kiam Mi Miregas” (“How Great Thou Art”). La unuan, trian, kvaran versojn kaj refrenon esperantigis Leonard Ivor Gentle. La duan verson esperantigis William John Downes. Teksto originale verkis (svede) Carl G. Boberg.
Sinjoro Dio, Kiam Mi Miregas
Sinjoro Dio, kiam mi miregas
Pri via Kreo — Ĉiopova plan’,
La stelojn vidas, kaj tondradon aŭdas;
Kaj ĉion regas via Dia man’,
Mia animo kantas nun en mi, ho granda Di’, ho granda Di’;
Mia Savanto, kantas mi al vi, ho granda Di’, ho granda Di’!
Pri Vi parolas la somera vento,
kaj floroj odorantaj en kampar’,
Trilantaj birdoj en vespersilento,
sennombraj voĉoj de la kreitar’ —
Mia animo kantas nun en mi, ho granda Di’, ho granda Di’;
Mia Savanto, kantas mi al vi, ho granda Di’, ho granda Di’!
Kiam konstatas mi, ke via Filo
Al homoj venis, eĉ al sinofer’,
Kaj sur la kruco mortis pro redempto,
Por mi Savanto, savo kaj esper’,
Mia animo kantas nun en mi, ho granda Di’, ho granda Di’;
Mia Savanto, kantas mi al vi, ho granda Di’, ho granda Di’!
Kaj kiam Kristo venos kun aklamo,
Al mia hejmo ĝoje iros mi,
En adorado tie, en humilo,
Denove kantos mi, “Ho granda Di’!”:
Mia animo kantas nun en mi, ho granda Di’, ho granda Di’;
Mia Savanto, kantas mi al vi, ho granda Di’, ho granda Di’!