Esperanto kiel lingvo de muziksciencoj – Marek Nahajowski | KAEST 2020
E@I publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 9 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Sub la termino “muziksciencoj” kaŝas sin disciplinoj tiel diversaj kiel historiografia muzikologio, muziketnologio, muzikteorio, instrumentologio aŭ akustiko. Ĉiu el ili postulas uzadon de specialaj faka terminologio kaj lingvaĵo. Samtempe esplorkampoj de apartaj muzikdisciplinoj ofte parte kovras sin kun tiuj de parencaj humanismaj sciencoj. Pro tio muzikologoj aŭ muzikteoriistoj bezonas utiligi en sia laboro tre vastan terminaron ne nur strikte muzikan, sed ankaŭ adapti nociojn uzatajn en aliaj sciencoj kaj artoj, kiel fiziko, literaturteorio, teatro aŭ belartoj. La unua parto de la prelego de Marek Nahajowski prezentas diversajn branĉojn kaj subbranĉojn de muziksciencoj en la kunteksto de homsciencoj ĝenerale. La dua estas dediĉita al analizo de la nuna stato de la Esperanta muzikterminologio kaj al problemoj kunligitaj kun utiligo de la Lingvo Internacia kiel ilo por faka interkomunikado sur la kampoj de muzikologio kaj muzikteorio.
Marek Nahajowski (naskita en 1979), muzikteoriisto kaj muzikisto ludanta kopiojn de historiaj blovinstrumentoj (bekfluto, ŝalmo). Li diplomitiĝis kun distingoj en muzikteorion (Lodzo 2003) kaj bekfluton en la klaso de Tomasz Dobrzański (Vroclavo 2007); ekde 2010 li laboras kiel adjunkto en la Katedro de Muzikteorio ĉe la Grażyna kaj Kiejstut Bacewicz Muzikakademio en Lodzo (Pollando), kie li instruas pri historio, muzikteorio kaj koncertpraktiko de la renesanca kaj baroka muziko; ekde 2011 li gvidas ankaŭ la bekflutan klason. En 2013 li gajnis por sia libro pri flutsonatoj de Johann Joachim Quantz la ĉefpremion en la prestiĝa Ks. Prof. Hieronim Feicht Konkurso. En 2019 li habilitiĝis en muzikteorion per disertaĵo pri la 18-jarcenta muzikhistoriografio.
La sciencaj interesiĝoj de Marek Nahajowski koncentriĝas pri muzikhistorio de la renesanca kaj baroka periodoj, pri la tiama koncertado, hermeneŭtika interpretado de kantverkoj kaj ‑ ekde 2019 – pri la Esperanta muzikkulturo. Kiel muzikisto li ludplenumis kun multaj polaj ensembloj pri malnova muziko, i.a. Il Tempo, Ars Cantus, Concerto Polacco, Filatura di Musica. Li publikigis du solistajn albumojn dediĉitajn al flutfantazioj de Georg Philipp Telemann (RecArt 0009) kaj al Suitoj op. 35 de Joseph Bodin de Boismortier (RecArt 0026).
—
Tiu ĉi programero okazis dum KAEST 2020. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas organizata ekde 2010 de E@I. Pli da informoj ĉe: https://kaest.ikso.net/