Fervojbileton Mi Aĉetos
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Subtenu ĴomArt kaj Nataŝa ĉe Patreon. Dankon!
https://www.patreon.com/jomart_kaj_natasha
Aŭskultu kaj elŝutu muzikon de Ĵ & N ĉe SoundCloud
https://www.soundcloud.com/Jom_Art
Sekvu Ĵ & N en Facebook
https://www.facebook.com/Jomka
Aŭskultu muzikon de Ĵ & N ĉe Spotify
https://www.tinyurl.com/JN-Spotify
***
Fervojbileton mi aĉetos,
Veturos serĉi vin.
Gravajn aferojn mi forĵetos,
gravajn aferojn mi forĵetos
Liberos fine, liberos fine
Gitaron mi nenovan prenos,
Malnovan kantareton
De revoj kaj esperoj plena,
de revoj kaj esperoj plena,
Vojon impetos, vojon impetus
Ĉiutagecon mi forgesos,
Forlasos landon ĝian
Sed kio baldaû min atendos,
sed kio baldaû min atendos
neniu scias, neniu scias
Sub akompan’ de trajnaj radoj
por vi komponos kantojn
Mallaûte sonos ili arde,
mallaûte sonos ili arde
en nokta lando, en nokta lando
Mia vojaĝo estas longa
De l’vojo mi laciĝos
Revenos hejmen mi volonte,
revenos hejmen mi volonte
kaj trankviliĝos, kaj trankviliĝos
Ĝis la somer’, somer’ estonta
Kaj trankviliĝos, kaj trankviliĝos
Ĝis la somer’, somer’ estonta