Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto.
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo.
Monda Asembleo pri Sano malakceptis proponon pri Tajvano
Comment with Lucia publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
- Politiko k Ekonomio
Vi povas proponi ĝenrojn por ĉi tiu filmo. Proponu!
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al la tiuj de la originala platformo. ×
- 8 Spektoj
- Komentu!
0
Priskribo
La 24an de majo, la Ĝenerala Komitato kaj la plena sesio de la Monda Asembleo pri Sano (MAS) adoptis rezoluciojn respektive, malakceptante la proponon de iuj landoj pri partopreno de Tajvano kiel observanto en la MAS. Tio refoje montras, ke la principo de unu Ĉinio ne povas esti defiita, kaj ĉiu intenco defii ĉi tiun principon finiĝos per malsukceso.
Same kiel antaŭe, Tajvan-rilata propono ĉi-jare estis prezentita de landoj havantaj “diplomatiajn rilatojn” kun Tajvano sub la instigo kaj subteno de Usono kaj iuj okcidentaj landoj. En ĉi tiu “jara farso”, la “aktoroj” havis malsamajn fiintencojn. La aŭtoritatoj de la tajvana Demokratia Progresiva Partio havis sian kalkulon “serĉi sendependecon” sub la preteksto de la kronvirusa pandemio, dum iuj politikistoj en Usono kaj la okcidento intencis enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio per la tajvana demando. Tamen ili ĉiuj scias tre bone en sia koro, ke manipuli la Tajvan-rilatan proponon tute ne povas sukcesi, kaj estigi sensacion estas la sola afero, kiun ili povas fari.
Tajvano estas neforigebla parto de Ĉinio. Rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asembleo de la UN kaj Rezolucio 25.1 de la MAS liveris la juran bazon por ke la MOS obeu la principon de unu Ĉinio kaj agnoskis Tajvanon kiel parton de Ĉinio.
Amikoj, amikoj, amikoj, ne forgesu la fakton, ke landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, agnoskas, ke Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola legitima registaro reprezentanta la tutan Ĉinion.
Signali problemon
Spamaĵo Maltaŭga aŭ Nerilata Ne plu disponebla Neoriginala RenovigendaViaj signaloj pri ĉi tiu afiŝo estos sendata nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por sendi raporton al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. ×