Normalulo (kutima malfamulo)
La Kompanio publikigis antaŭ 8 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
(de Karlos Hdz Loarka, originale verkita en Esperanto)
Ho, kara…
Fek’ jes…
Jen mi…
Mi estas normalulo kiu loĝas malriĉe
Kiu revas pri biero kaj ĉuri enpiĉen
Sed mi devas labori en sistemigita ejo
Kie mi nur povas pensi pri ĉiuj miaj revoj
Mi estas nur simplulo kiu vojaĝas buse
Kiu revas pri meti kanaban fumon enbuŝe
Sed mi devas zorgi pri mia estonteco
Kiam jam solvitaj estos miaj problemoj
Mi estas nur ordinara putinfilo
Kiu revas pri verki librojn kaj filmi fifilmojn
Sed mi devas vekiĝi el mia revoj tagaj
Por produkti pli por la fabriko plasta
Jen mi, kutima malfamulo, kutima normalulo,
ĉiutaga sentaŭgulo, senmona revemulo,
surbusa simpla homo, eterna piediranto
el tria monda lando
Hooo jes, kutima malfamulo, kutima normalulo,
ĉiutaga sentaŭgulo, senmona revemulo,
surbusa simpla homo, eterna piediranto
el tria monda lando
Ho, ho!
Jen, jen, ho!
Ho, el tria monda… lando
Mi estas ja kutima ŝafularano
Kiu neniam konos la guston de kaviaro
Nek la povon de aŭto el FormulaUno
Nek la odoron de hispanŝinka fumo
Mi estas nur putinfilo kiu loĝas maldece
Laŭ la rekomendoj de la Monda SanOrganizo
Mia vivstilo estus registrita kiel homa krizo
Kiun triamonda landano prifajfus dekomence.
Kia estas la vivo, de simpla malfamulo
Kiu revas pri vojaĝoj, amantoj kaj drogabuso
Kies senoportuna denaska kunteksto
Puŝas ĉiujn similajn fratojn al krimeco
Jen mi, kutima malfamulo, kutima normalulo,
ĉiutaga sentaŭgulo, senmona revemulo,
surbusa simpla homo, eterna piediranto
el tria monda lando
Hooo jes, kutima malfamulo, kutima normalulo,
ĉiutaga sentaŭgulo, senmona revemulo,
surbusa simpla homo, eterna elmigranto
el tria monda lando
Ho, ho!
Ho jen, jes…
Ho jes!
Mi estas laboranto en kapitalisma maŝino
Kiu revas pri liberiĝo el tiu ĉi rutino
Sed mi devas pagi la ŝuldojn, la prezon de l’ vivo
Kaj pro tio mi daŭrigas mian senstilan ekziston
Mi estas nur homo, ne heroo aŭ savanto
Kiu revas pri paco en tiu ĉi pesimismo
Sed mi devas alfronti ĉiutagan batalon
Kaj klopodi ne perdi mian feliĉan ritmon
Mi estas vojaĝanto, ĉiam serĉanta elirejon
Kiu revas pri universo sen limoj, sen pezo
Sed mi devas toleri la tiranecon de la Tero
Kaj daŭre revi pri estonto, pri espero…
pri espero…
Jen mi, kutima malfamulo, kutima normalulo,
ĉiutaga sentaŭgulo, senmona revemulo,
eterna laboranto, konstanta elmigranto
el tria monda lando
Jes ja! Kutima malfamulo, kutima normalulo,
ĉiutaga sentaŭgulo, senmona revemulo,
surbusa simpla homo, eterna elmigranto
el tria monda lando
Kun mi! Hej ja! Malfamulo!
Hej jes! Normalulo!
Ho, ho! Sentaŭgulo!
Senmona revemulo, surbusa simpla homo,
eterna elmigranto
el tria monda lando
Kutima malfamulo, kutima normalulo,
ĉiutaga sentaŭgulo, senmona revemulo,
surbusa simpla homo, eterna elmigranto
el tria monda lando
Ho, ho!
Jen, jen, jen, jen
Ho, ho!
Ho, jes… ho jes!
Por miaj samideanoj,
por ĉiuj malfamuloj,
por ĉiuj elmigrantoj
Jes, jes, jo…