L’amuz(ik)a kanalo #1 – Sono kaj harmonoj : kial estas 12 tonoj ?

L'amuz(ik)a kanalo publikigis antaŭ 2 jaroj

07:22 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

DEK DU ! DEK DU ! DEK DU ! DEK DU ! NE DUDEK ! VE. MI HONTEGAS PRI TIU ERARO. MI FARIS TIUN CENTFOJE KAJ VIDIS NENION. MI FEKAĈULO ! (fakte, mi eĉ hezitis modifi la fimetojn, sed mi tro mallaboremas). Provu pardoni min. Tiu erarego ne fuŝu vian rigardon !

(Senrilate al tio, mi finfine lernis ke la verbo kiun mi ĉiam volis uzi estas “nomi”, ne “nomigi” !)

Saluton al ĉiuj !

Jen (jam !) alia video ! Tiu estas pli facile komprenebla ol la lasta, kaj mi pensas ke la videa kvalito estas ege pli bona, tamen ankoraŭ tre perfektiginda x) Mi pensas ke mi faros pli da “malklaraj efikoj” (kiel ĉe 4:28) en la sekvantaj videoj, ĉar estas bona solvo por ke la teksto estu legebla.

0:00 : Enkonduko
0:33 : Sono
1:24 : Harmonoj
4:11 : Kial estas 12 tonoj ?

Mi ne ĉiam faros tiom da videoj, sed mi havas tempon nuntempe 🙂

Estas verŝajne multaj eraroj en tiu video, plejprobable ĉar mi parolas esperanton malbone kaj ne vere konas la muzikajn terminojn. Ne hezitu diri al mi se mi misfaris ion 🙂

Provu ĝui la videon senrigarde al ĝiaj multaj problemoj :p

La sekvantaj videoj estos pri : la kialo de la maĵora gamo ; akordoj ; funkcioj en la maĵora gamo ; analizoj ; ktp.

La bildon de la gitara kaj fluta tembroj mi trovis tie : http://lewebpedagogique.com/physique/files/Flute-Guitare.png

Rimarko : kiam estas malsameco inter la skribito kaj la dirito, tio verŝajne signifas ke mi aŭdis ke mi diris eraron, do la tekstoj estas plejofte pli fidindaj ol la paroloj :p

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

enpersursub