Mia Vivo en Deprimo (Esperanto) – 우울증과 나의 삶 en Jan 2015
Masoris Karam KIM publikigis antaŭ 11 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Klaku malgrandan kvadraton ĉe sub-dekstro por aktivigi subtitolon.
왼쪽 아래의 자막 버튼을 클릭하여, 한국어 자막을 켜서 보세요.
————————-
Saluton ĉiuj geamikoj sur la mondo.
Mi estas Masoris Karam KIM, kiu loĝas en urbo Busan, Sud-Koreio.
Mi eklernis Esperanton antaŭ 10 jaroj. Tiam mi hazarde renkontis Esperanton, kaj unue eklernis Esperanton pere de brazila komputila programo ‘Kurso de Esperanto’. Kaj baldaŭ mi renkontis aliajn esperantistojn en mia urbo Busan kaj lernis Esperanton plu.
Nun mi estas 28 jara. Sed mi estas senlabora, pro la mensa malsano ‘deprimo’. Mi gajnis la malsanon deprimon kiam mi estis nur 13 jara, kiam estis 1999.
Bedaŭrinde post 9 jaroj mi ekkurcis mian mensan malsanon. Dum la 9 jaroj, la deprimo fariĝis serioze kaj klonike. Ekde tiam 2008 ĝis nun 2015, dum 7 jaroj mi ĉiutage prenis kaj prenas medikamenton por bonigi deprimon. Dank’al medikamento kaj konsultado, mia humoro pli kaj pli boniĝis.
Sed mi jam perdis multon da tempo de la vivo pro la deprimado.
Kvazaŭ la aliaj derimantoj mi provis sinmortigon je kelkaj fojoj serioze.
La problemo estas, mi ankaŭ ne povas farti normale pro la melankolia humoro. Do mi ne povas labori. Antaŭe mi provis laboron kelfoje, tamen mi ĉiam malsukcesis pro ke regula vivo estas tro malfacila al mi.
Mi esperas feliĉan vivon al mi, sed mi ne certas ĉu feliĉa vivo venos al mi aŭ ne.
Mia lando Sud-Koreio estas la plej sinmortema lando en la mondo. La unua kaŭzo de morto estas sinmortigo. Multaj lernantoj kaj studentoj sinmortigas ĉiutage pro la freneza lernado kaj maladaptado en lernejo.
Antaŭ ĉirkaŭ 15 jaroj, ŝtata lernejo donis al mi mensan problemon deprimon. Nuntempe la situacio tute ne ŝanĝiĝis. Ŝtata lernejo ankaraŭ disdonas mensan malsanon al lernantoj, kaj multaj el ĝi gajnas mensan problemon kvazaŭ mi, kaj ili provas sinmortigon multe.
Mi desperas pri la nuntempa stuacio.
Ĉiuokaze mi volas venki mian malsanon. Sed mi ne certas. Ĉar feliĉa vivo ekzitas tro malproksime al mi. Kaj mi ne povas certigi ĉu la feliĉa vivo vere venos al mi aŭ ne. Nuntempa mi nur povas renkonti feliĉan vivon en mia sonĝado, kaj mi ne povas trovi ĝin en vera vivo.
Dankon al via aŭskultado.