La Loko
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV189 (2012.03.11)
La Loko
El la blogo de la dokumenta filmo La Universala Lingvo, venis la jena ero:
Dum mia esplorado por La Universala Lingvo, unu el la plej mojosaj esperantaj aferoj, kiujn mi trovis estis arta projekto nomata La Loko. Tio estis elpensita de dana/franca artista teamo, Daniel Salomon kaj Olof Olsson. Salomon kaj Olsson ofte kreis spritajn spektaklojn uzante Esperanton por subtile komenti pri globalismo kaj la potenco en la mondo nuntempe. La Loko provis registri esperantan futbalan teamon por la Monda Pokalo, ili malfermis esperantan rapidmanĝan restoracion, filmis sapoperon en Esperanto, kaj okazigis gazetaran konferencon en Tajlando pri Esperanto, inter aliaj “spektakloj”.
Mi multe ĝuis mian tempon kun Salomon kaj Olsson ĉe kastelo en Germanio kie ili studis arton, kaj mi scias ke ili tre ŝatas Esperanton. Ili ambaŭ bone parolas ĝin. Pri la laboro de Olsson kaj Salomon, plej reeĥis al mi, ke ĝi estas tre komika – en seka kaj sarkasma maniero – sed vigle inteligenta. Kombinante Esperanton kun kelkaj el la formoj kaj esprimoj de amasa kapitalisma kulturo (la sapopero, rapidmanĝo ktp) kaj rimarkante la malkongruecon inter la du, La Loko diras interesajn aferojn pri la loko kaj signifo por idealismo en la mondo nuntempe. Salomon speciale vidis La Lokon kiel projekton pri la satigo de merkatado kaj reklamado kaj la ŝlosila rolo de bildoj en la moderna socio.
Salomon kaj Olsson finis sian kunlaboron de La Loko antaŭ kelkaj jaroj, sed ambaŭ plulaboradas pri interesaj projektoj. Salomon havas fascinan novan projekton nomata Sennacia Banko – li fakte kreis valuton por la mondo (la Monoj!) kaj ĉirkaŭvojaĝas per mobila bankfilio interŝanĝante monon por siaj mirind-aspektaj monbiletoj. Same kiel per La Loko, ĉi tiu nova projekto estas interesa en tio, ke oni ne scias kion pensi pri ĝi – ĉu ĝi estas serioza? Aŭ ia stranga spektaklo? Aŭ eble simple skemo, per kiu Salomon povas enspezegi monon vendante senvalorajn monbiletojn?
Mi certe interesiĝas pri tiu multsenceco, sed mi kredas, ke ĉi tiu projekto ankaŭ kerne havas seriozajn ideojn kaj demandojn – pri mono kaj valoro, la internacia sistemo de valut-interŝanĝo, kaj eĉ la historio de Esperanto (lia projekto inspiriĝis de frua esperanta valuto nomata Spesmilo). Kiel mi menciis, la monbiletoj de Salomon belege aspektas – azia monfirmao kreis ilin por li – kaj ili sentiĝas tre “veraj”. Do, antaŭĝoju la Sennacian Bankon, baldaŭ ĉe strat-angulo apud vi!