Kian veron malkovris rimarkoj de usona vicprezidento?

Comment with Lucia publikigis antaŭ 8 monatoj

01:39 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Multaj amaskomunikiloj raportis lastatempajn rimarkojn de usona vicprezidento Kamala Harris, en kiuj ŝi diris, ke multaj militoj estis lanĉitaj por preni petrolajn resursojn per forto, dum venontaj militoj celos akvajn resursojn.

Ŭaŭ, kion signifas tio?

Iuj homoj diris, ke ŝi faris langeraron, sed multaj retanoj opiniis, ke tio ne estas langeraro. Fakte, tio malkovris la “veron”, kial Usono lanĉis la militojn en la pasintaj jaroj. Ni simple rememoru, kion la usonanoj diris, kiam ili lanĉis militon. Kutime, usonaj politikistoj parolis kun ekzaltiĝo kaj donis pompajn kialojn. Ili ĉiuj pretendis batali por homaj rajtoj kaj demokratio, lanĉante militojn kontraŭ Irako, Sirio, Libio kaj aliaj landoj. Ŝajnas, ke Usono, superpotenco de la mondo, estas ankaŭ hipokrita potenco. Usono ĉiam asertis, ke ĝi militis por protekti homajn rajtojn, sed pli precize dirite por protekti la homajn rajtojn de usonanoj kaj blankaj usonanoj. La esenco de la tiel nomata usona demokratio estas dominado.

Kiel hipokrita estas tiu ĉi “defendanto de homaj rajtoj”?

Iuj retanoj diris, ĉu estas hazarde, tie, kie Usono lanĉis militon, estis petrolo.
Ĉu estas hazarde, tie, kie Usono lanĉis militon, estis petrolo?

Amikoj, kio estas via opinio pri tio, komentu al mi!

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kukonoranĝonŝuonteleron