Ni legu Esperante. Leciono 5 (eo, eng, rus subs)
Эсперанто-муравей publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mi daŭrigas legi la romanon “La ora Pozidono” fare de Julian Modest. Baza Esperanta kurso https://learn.esperanto.com
Esperanto-English dictionary https://lernu.net/en/vortaro
Leciona teksto:
Tamen iun matenon, kiam mi matenmanĝis en la restoracio de la hotelo, al mia tablo proksimiĝis viro kaj virino, evidente geedzoj, kiuj afable min demandis, ĉu la ceteraj seĝoj ĉe la tablo estas liberaj.
Verŝajne estis la oka kaj duono, ĉar dum tiu horo preskaŭ ĉiuj gastoj de la hotelo kutimis matenmanĝi, kaj pro tio en la tuta restoracio oni malfacile povis trovi liberan tablon.
Mi silente jesis, invitante la nekonatan geedzparon eksidi ĉe la tablo.
La viro estis ĉirkaŭ tridekjara, buklohara, kun lipharoj nigraj kiel peĉo. La virino eble estis samaĝa kiel li, ne tre alta, kun okuloj grandaj kaj malhelaj, similaj al migdaloj.
Tiuj du okuloj impresis min forte. En ili kvazaŭ ludis etaj briloj, kaj sekundon, du aŭ tri, mi nevole kaj senmove observis ŝiajn okulojn.