Lingvoŝanĝo en Ruando
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV172 (2010.09.26)
Lingvoŝanĝo en Ruando
“Ruando forlasas la francan favore al la angla.” estis la ĉeftitolo en franca gazeto.
En Oktobro de 2008 la presidento Kagamé de Ruando anoncis lingvoŝanĝon en la publika eduksistemo.
Ruando estis antaŭa Belga kolonio kaj tial francparolanta. S-ro Kagamé, angla parolanto edukita
en Ugando, diris ke li volas “doni prioritaton al la lingvo kiu igas niajn infanojn pli kompetentaj.”
Oni enkondukis la anglan en la eduksistemon en 1994 kaj en 2003 ĝi fariĝis la dua oficiala lingvo.
Nun ekde Septembro ĝi tute anstataŭas la francan ekde la bazlernejo ĝis universitato. Tio estas granda defio por la instruistoj. Unu instruistino kvardekjaraĝa diras: “Povas okazi ke la studentoj lernos nenion dum tuta semajno ĉar la instruistoj devas unue lerni en la angla kion ili volas instrui.”
Dum la lastaj monatoj la instruistoj sekvis kursojn kiujn estris angloj venintaj al Ruando speciale por plenumi tiun taskon. Sed tio ne sufiĉas laŭ la edukisto John Simpson. “Kelkaj instruistoj”, li diras, “konas iom da gramtiko, sed multaj ne havas la memfidon ĉar ili scias ke ili faros erarojn.”
En Ruando mem oni kritikas la ŝanĝon pro ĝia radikaleco. La studento Jean-Baptiste diris: “Estas neelpensebla ke eduksistemo kiu funkcias 98 procente en la franca fariĝas subite angla.”
Gepatroj, kiuj finance kapablas, preferas sendi siajn infanojn al Ugando, antaŭa brita kolonio, kie la instruado de la angla estas multe pli bona. Aliaj elektis Burundon kaj la Kinŝasan Kongon kie iliaj infanoj povas fini la edukadon en la franca.
Estas kompleta renverso diris raportisto Albert-Baudoin Twizeyimana: “La plej maljunaj instruistoj kaj funkciuloj kiuj studis en la franca kaj ĉiam laboris en la franca spertos problemojn adaptiĝi.”
Sed la Ruanda ministro por edukado ne ŝanceliĝas: “Tiuj instruistoj kiuj ne povas adaptiĝi ne havos la permeson plu instrui.” li diris.