Konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco: tutmonda regado
Comment with Lucia publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Hodiaŭ mi plu parolas pri la temo “Konstruado de la homa komunumo kun komuna estonteco”, kaj mi ĉefe parolos pri tutmonda regado. Nuntempe, la mondo kaj la internacia situacio rapide ŝanĝiĝas. Unu el la mondaj prioritatoj estas la postulo plibonigi tutmondan regadon. La daŭranta pandemio KOVIM-19, regionaj konfliktoj, agoj kontraŭ tutmondiĝo kaj aliaj komplikaj faktoroj interplektiĝas, kaj la diferencoj en paco, sekureco, konfido kaj regado pligrandiĝas.
Dum multaj jaroj, Ĉinio aktive partoprenis en tiaj tutmondaj aferoj kiel la batalo kontraŭ la pandemio, redukto de malriĉeco, klimataj agadoj kaj paca konservado, kaj la konstruado de malferma monda ekonomio. Ĉinio estas konstruanto de la monda paco, kontribuanto al la tutmonda disvolviĝo, defendanto de la internacia ordo, kaj provizanto de publikaj bonoj.
Krome, Ĉinio senĉese kunlaboras por tiu celo kun aliaj landoj, precipe la evoluantaj landoj. La Ŝanhaja Kunlabora Organizo, konsistanta el membrolandoj kun plej granda teritorio kaj plej granda loĝantaro, donas bonan ekzemplon, ke Ĉinio laboras kun siaj partneroj por antaŭenigi la novtipajn internaciajn rilatojn.
En sia 21-jara historio, la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kunlaboris strikte inter si por plibonigi kunlaboron en diversaj kampoj, inkluzive de sekureco, ekonomio kaj komerco, publika sano kaj kulturo. Ĝi fariĝis konstruema forto por plibonigo de la tutmonda regado kaj antaŭenigo de stabileco kaj disvolviĝo.
Sheriff Ghali Ibrahim, estro de la departemento pri politika scienco kaj internaciaj rilatoj en la Universitato de Abuĝo en Niĝerio, diris, ke kun la kresko de emerĝantaj ekonomioj, evoluantaj landoj aŭdigis pli fortan voĉon en la tutmonda regado. Ĉinio estas pioniro, ĉar ĝia koncepto pri tutmondiĝo antaŭenigis la komunan estontecon de la homaro sen diskriminacioj, apartigo aŭ ekskludo.
Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la raporto farita al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ke Ĉinio aktive partoprenas en la reformado kaj konstruado de la tutmonda regad-sistemo, praktikas la tutmondan regadan koncepton de ampleksa konsultado, komuna kontribuo kaj komunaj profitoj, subtenas veran multflankecon, akcelas la demokratiigon de internaciaj rilatoj kaj antaŭenigas la disvolviĝon de tutmonda regado en pli justa kaj racia direkto.