Parolu angle aŭ mortu. Speak English or die.
PaneuropaTv publikigis antaŭ 13 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La 28jara aŭstralia komikisto Mike Nayna filmis en Melbourne gravan akcidenton pri lingva rasismo, la nokton inter la 10-a kaj 11-a de novembro 2012 en aŭtobuso de la metropolo. Grupo de francaj knabinoj troviĝinta en la malantauxa parto de la veturilo estas minacata je morto, ĉar ili kantis kanton en sia propra lingvo. Jen la faktoj laŭ la atesto de Nayna kaj lia kulpiga video.
Senbridiĝas ĉio pro la komento de aŭstralia virino sidanta en la unuaj vicoj kiu, aŭdante la kanton en la franca lingvo, obĵetas “Aussie! Aussie! Aussie! “(glorante al Aŭstralio kaj al aŭstralianoj). La knabinoj, el la fundo de la buso, prenas ĝin kiel signon de intereso kaj komencas kanti pli laŭte. Dramaj la konsekvencoj: unue mezaĝa ebria viro parole impetas kontraŭ la francan knabinon kiu sin rimarkigis plej multe, nun identigita kiel Fanny Desaintjores, misfamigante ŝin en kreŝendo de ofendoj, ĝis kiam li nomis ŝin prostituitino kaj lesbanino. Poste familia patro, kiu pelas promenseĝeton kun infaneto, kaj alia filo kiu akompnas lin, alproksimiĝas perforte al la knabino daŭrigante la parolajn isultojn kaj minacante ŝin je morto.
Mike Nayna parolas pri tri malsamaj grupoj de pasaĝeroj kiuj partoprenis en la perforto. Unu el ili pruntedonas al la agresanto fiŝtranĉilon, dum aliaj, regataj de ekscitiĝo, rompas fenestron de la veturilo. Ĝi estas la lasta foto de la emociega video. La aŭstralia polico pridemandis du el la molestantoj, kiuj tamen estas liberigitaj sen konsekvencoj. La juna francino molestita plej malmilde konfesis ke ŝi ĉesis kanti tuj kiam ŝi rimarkis la danĝeron, “timante esti batota aŭ eĉ mortigota.”