Mi vizitis DNA-laboratorion | I visited a DNA lab | #Esperanto

Oliver rakontas publikigis antaŭ 3 jaroj

07:05 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Muziko (CC): http://www.bensound.com/royalty-free-music

En oktobro 2016 mi vizitis Munkenon en Germanio kun du aliaj instruistoj kaj kvardek-ok lernantoj. Ni iris al Deutsches Museum, tiu estas la Germana Muzeo. Tie ni partoprenis al sciencaj laboratoriaj kursoj, kiujn la muzeo organizis.
Post duono horo da rapida marŝado, ni fine atingis la muzeon. La muzeo estas tiom granda, ke ni komence havis problemojn, trovi la laboratorion.
Temas pri molekula biologia kurso. La tasko estis malkovri la krimulon, kiu mortigis iun grafon. Tiun ni faris per DNA-aj analizoj. La celo de la kurso estis montri al la lernantoj, kiel la polico uzas genetikan analizon por solvi krimojn.
Komence la lernantoj devis lerni, kiel uzi la mikropipeton. La pipetaj pintoj estas ŝanĝeblaj por eviti malpurigadon. La lernantoj nun havis iom da tempo por praktiki. Ili provis elpreni iom da blue kolorita akvo el ujo.
Poste, oni donis al la partoprenantoj la DNA-on de la deliktloko, kaj de kvar suspektantoj. Kiu el la kvar suspektantoj mortigis la grafon? La tasko estis solvi tiun misteron. Por trovi la krimulon, necesis kompari la DNA-on de la deliktloko kun tiu de la suspektantoj.
La unua paŝo estis la plimultigo de la DNA-on per PĈR (polimeraza ĉen-reakcio). Per la mikropipeto, la lernantoj metis la DNA-on kun aliaj kemiaĵoj en malgrandajn plastikajn ujojn.
Tiujn ujojn oni metis en aparaton kun la nomo termociklilo. La termociklilo varmigis kaj malvarmigis la ujojn laŭ iu programo. La enzimoj do komencis kopii la DNA-on.
La PĈR daŭris unu horon, kaj la lernantoj elprenis la ujojn el la termoĉiklilo. Kompreneble oni ankoraŭ ne povas rekte kompari la DNA-on, ĉar la kopiitaj fragmentoj estis tro malgrandaj por esti videblaj.
Du aliaj lernantoj preparis la elektroforezan ĝelon. Oni bezonas ĝin por vidi la rezulton de la PĈR.
Kvar gramoj da agaroso estis elprenitaj. Tio sufiĉas por fari ses ĝelojn, po unu per grupo. Du-cent mililitroj de bufro estis aldonitaj.
La mallongeco de tiu ĉi filmo ne permesas al mi klarigi ĉiun apartan detalon, sed mi esperas, ke mi tamen povas doni al vi almenaŭ bazan superrigardon pri tio, kion ni faris.
Ni uzis kutiman mikroondan bakujon por varmigi la miksaĵon.
Tiu estis la unua fojo kiam niaj lernantoj vidis ĝelelektroforezilo kaj tial multaj el ili ne sciis kiel munti ĝin. Post kelkaj minutoj, ankaŭ la lasta grupo eltrovis la solvon.
Ili verŝis la ankoraŭ varman kaj likvan ĝelon en la muldilon de la elektroforezilo. Antaŭ multaj jaroj mi mem studis molekularan biologion, kaj tial mi jam konis la tutan metodon. Tamen mi miris pri la teknika disvolviĝo, kiu okazis intertempe. Fari ĝelon estis streĉiga afero antaŭ 20 jaroj. La ĝelo ofte likis, kaj ofte mi tial devis refari ĝin kelkfoje. La nigraj bariloj, kiujn vi povas vidi ambaŭflanke, nun estas faritaj el metalo kaj tial funkcias pli bone ol la plastikaj, kiujn mi devis uzi dum la mil naŭcent naŭdekaj jaroj, kiam mi ankoraŭ studis.
Post kelkaj minutoj, la ĝelo tute malvarmiĝis kaj fariĝis solida. Oni nun povis forigi la barilojn.
Sekve, la elektroforezilo estis plenigita per bufro.
Nun venis la plej malfacila tasko de la tago, la tiu nomata ŝarĝado de la ĝelo. Tio bezonis multe da pacienco kaj kvieta mano. Oni devis miksi la dna-ajn fragmentojn kun flava likvo. La lernantoj pipetis tiun miksaĵon en la malgrandajn truojn en la ĝelo. Komence ili pipetis la DNA-on de la deliktloko, poste tiuj de la suspektantoj.
Bedaŭrinde mi forgesis filmi la sekvan paŝon, la separon de DNA. Tio okazis per aplikado de elektro. La elektro tiris la DNA-fragmentojn en la ĝelon. Tiel la fragmentoj estis separitaj laŭ ilia grandeco.
Vi nun povas vidi, ke la flava koloro nun troviĝas en la mezo de la ĝelo, kaj ne ĉe la supra parto. Tiu estas indiko, ke ankaŭ la DNA moviĝis en la ĝelon.
Eĉ nun la DNA ne estis videbla. Ili elprenis la ĝelon el la muldilo kaj farbis ĝin per metylenbluo. Metylenbluo estas tre forta farbo kaj ili tial devis esti tre atentemaj.
Poste la tuta ĝelo aspektis profunde blua. La kursaj partoprenantoj nun lavis la ĝelon en fluanta akvo por forigi la ceteran farbon. Oni povis bone vidi, ke la ĝelo refoje heliĝis.
Kaj nun ni vidos, ĉu tri horoj da laboro estis sukcesaj. Ili metis ilian ĝelon sur lumbreton, por observi la rezulton.
Jen la rezulto. La eksperimento sukcesis!
La malfortaj linioj estas la DNA.
La pli grandaj DNA-fragmentoj moviĝis malpli ol tiuj, kiuj estas pli malgrandaj.
La DNA-fragmentoj de suspektanto C estis la samaj, kiel tiuj de la deliktloko. Do, suspektanto C, la servisto, estis ĉe la krimloko kaj kulpas pri la mortigo de la grafo.
Do, tio estas ĉio! Post la kurso, mi estis tiom malŝata, ke mi devis manĝi ion, sed tio estas tute alia rakonto. Ĝis revido!

elektroforesilo: electrophoresis chamber
termoĉiklilo: thermocycler
PĈR (polimeraza ĉen-reakcio): PCR (Polymerase chain reaction)
ĝelo: gel
mikropipeto: micro pipette
deliktloko: crime scene

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

verdesaltonlaŭtetelevido