BEJO- kaj BEL-Konferencoj 2021 | 19/dec – dimanĉo
JutuBEJO publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Pro la koronvirusa pandemio bedaŭrinde plu estas malfacile okazigi ĉeestan tutbrazilan E-renkontiĝon. Pro tio, refoje la BEL-Konferencoj okazos virtuale, sub la organizo de GEA (Gaŭĉa Esperanto-Asocio) kaj la aŭspicioj de BEL (Brazila Esperanto-Ligo).
Krome, kune okazos la BEJO-Konferencoj, kiujn BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) revivigis komence de 2020 kaj ĉi-foje esceptokaze decidis okazigi kune kun la BEL-Konferencoj, sekvante ties strukturon.
La ĉefa karaktero de tiu strukturo estas tio, ke ne estas samtempaj programeroj: ĉiuj partoprenantoj kune spektas la prelegojn, ĉiam sekvatajn de grupa diskuto.
Programo de la 4-a tago:
– Prelego 1: Super la radaro: meteoroj en la brazila esperantista junulara komunikilaro (Manuela Burghelea)
– Prelego 2: Kiu estas via Zamenhofa numero? (Miguel Bento)
– Debato
– Anonco de la rezultoj de la 2-a Literatura Konkurso Paulo Silas