Portlando modelas por ilpruntejoj
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV173 (2010.10.11)
Portlando modelas por ilpruntejoj
Denove, sukceso en Portlando, Oregono, Usono. Ĝi nun estas la unua urbo kun tri ilpruntejoj. Por tiuj por kiuj la ideo novas, ilpruntejo estas kiel biblioteko por iloj: centra loko kiu senpage al siaj membroj disponigas la plej diversajn ilojn: borilojn, fosilojn, herbotondilojn, kaj similajn.
La ideo de ilpruntejo bonsencas pro diversaj kialoj. Ripari aŭ mem konstrui objektojn estas pli efike kaj ofte pli amuze ol aĉeti novan varon. Ilpruntejoj permesas al tiuj kiuj ne povas aĉeti altkostajn ilojn okupiĝi pri tiaj projektoj.
Ekzistas grandega kapacita malŝparo en la komuna provizo de iloj en iu kvartalo. Se kvartalo havas elektran borilon en ĉiu tria domo, sed ĉiu domanaro bezonas borilon nur unufoje en pluraj monatoj, temas pri tre malŝpara borpotenco. Sed se tuta kvartalo dividas unu-du borilojn, ĉiu borilo uziĝas pli ofte kaj la mondo ne dronas en superfluaj varoj.
Ĉiu el la ilpruntejoj de Portlando havas centojn da iloj kaj centojn da membroj. Ili funkcias dank’ al donacitaj tempo kaj mono.