Ekologiaj aspektoj de veganismo – Vito Markovo | KAEST 2020

E@I publikigis antaŭ 3 monatoj

36:19 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Daŭripova evoluo ne eblas en la kadro de karnisma dieto. Preter la zorgo al nehomaj animaloj, veganismo prezentas multajn avantaĝojn por progresigo de ekologiisma organizo de la socio. Laŭ la openio deDaŭripova evoluo ne eblas en la kadro de karnisma dieto. Preter la zorgo al nehomaj animaloj, veganismo prezentas multajn avantaĝojn por progresigo de ekologiisma organizo de la socio. Laŭ la openio de Vito Markovo — nia nuna preleganto, se nur paroli pri dietiko, jam vegetaĵismo estas potenca levilo al transiro de detrua sistemo al planedoflega.

Vito Markovo, naskiĝinta en 1987, el Anĝevo (300 km sudokcidente de Parizo). Profesie movoflegisto (fizikoterapiisto) en universitata hospitalo, denaska Esperanto-aŭdanto, aktiva Esperantisto de 1998, veganiĝis en 2012 post konsciiĝo, ke ne ekzistas morala pravigo daŭrigi speciisman konduton, aktiva en SAT ekde 2007, nun precipe en Vegetara Sekcio kaj Eldona Fako Kooperativa, bestrajta aktivulo loke, kunorganizinto de ReVe (Renkontiĝo Vegana) en 2018 kaj de Esperanta reta evento okaze de Monda Tago por Fino de Speciismo 2020.


Tiu ĉi programero okazis dum KAEST 2020. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas organizata ekde 2010 de E@I. Pli da informoj ĉe: https://kaest.ikso.net/

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

Unudutrikvar