Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Silentaj dimanĉoj por Insulo Bowen

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV174 (2010.10.31)

Silentaj dimanĉoj por Insulo Bowen

Propono por tago silenta kreas multe da bruo sur Insulo Bowen ekster Vankuvero, Kanado.

Grupo de loĝantoj de la rapide kreskanta komunumo, 20 kilometrojn nordokcidente de Vankuvero, esperas malpermesi ofendajn bruojn inkluzive laŭtajn maŝinojn, muzikon kaj aŭtojn ĉiudimanĉe.

Bruo de ĝardenaj maŝinoj estus permesata inter la 11a horo kaj la 15a laŭ la proponata leĝo. Estus esceptoj por neĝforigaj kaj krizrespondaj veturiloj.

Jam ekzistanta leĝo de Insulo Bowen plejparte limigas bruojn al inter la 7a kaj la 20a dum labortagoj kaj inter la 9a kaj la 18a semajnfine.

Unu insulano arĥitekto malestimas la proponon kaj diras ke la urbestraro okupiĝu pri pli gravaj demandoj kaj veraj problemoj anstataŭ pri ŝajnproblemo de kelkaj malagrablaj olduloj en piĵamoj.

Lia edzino samopinias ke temas pri malgranda problemo kaj ke oni malŝparas multe da tempo por io kiu efektive ne zorgigas la plimulton. Ŝi aldonis ke multaj insulanoj forestas dum la semajno kaj eble ne povus prizorgi siajn ĝardenojn dum la proponataj horoj.

Unu ĝardenistino diras ke ŝin vekas ĉiutage konstrulaboro apud ŝia domo, sed opinias ke tuttaga malpermeso de bruo estus iom stulta. Ŝi sugestas modifi la horojn de la jama leĝo por ebligi al loĝantoj ĝui semajnfinajn matenojn. Ŝi subtenus leĝon kiu permesus bruon post la 10a aŭ 11a semajnfine tiel ke laborantoj povu dormi trankvile aŭ ĝui la pepadon de birdoj aŭ la kraketadon de lignoforno.

La urbestraro planas konsulti la publikon antaŭ ol pludiskuti la proponon. Se aprobote, ĝi leĝiĝos eble jam printempe.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kie oni aĉetas panon?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?