Kaŝita batalo malantaŭ Nord Steam dum 27 jaroj (2)
Comment with Lucia publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En la lasta videaĵo, ni parolis, ke en 2009, Usono ŝanĝis sian sintenon pri la pipelinoj Nord Stream. Ĉar en tiu jaro, la konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo adoptis Kopenhagan Interkonsenton, kaj diversaj landoj atingis gravan konsenton. Pro tio, pliiĝis ilia naturgasa postulado.
Ĝuste en tiu ĉi jaro, akcelate de skista revolucio, Usono unuafoje superis Rusion en produktado de naturgaso, okupante unuan lokon en la mondo laŭ la produktkvanto.
En 2011, gvidantoj de Germanio, Rusio, Francio kaj Nederlando ĉeestis ceremonion de oficiala ekuzo de la pipelinoj Nord Steam1. De tiam, per la pipelinoj ĉirkaŭ 55 miliardoj da kubaj metroj da naturgaso estis liveritaj ĉiujare al Germanio kaj aliaj eŭropaj landoj en normala stato.
Eŭropaj landoj profitis de tio kaj komencis plani la pipelinojn Nord Steam2, kiu duobligos transportan kvanton al Germanio.
Samtempe kun tio, Usono serĉis aĉetantojn de sia propra naturgaso.
Laŭ perspektivo de geografia pozicio, eksporto de usona naturgaso povas uzi nur tri marveturajn itinerojn, tio estas la sudamerika itinero, la pacifika itinero kaj la atlantika itinero. Kompreneble la atlantika itinero estas la plej taŭga elekto laŭ kostoj.
Cetere, Eŭropo ellaboris ambician celon en redukto de emisiado, kaj ĝia naturgasa postulado kontinue pliiĝas, tial Eŭropo estas la plej bona elekto por Usono.
Restas nur unu problemo antaŭ Usono, t.e. la pipelinoj Nord Steam. Se la pipelinoj estus difektitaj, eŭropaj landoj havus neniun alian elekton ol aĉeti usonan naturgason, kiu havas malaltan kvalit-prezan proporcion.
Post antaŭenigo de la programo Nord Steam2, Usono alvokis Eŭropon ĉesigi la programon je la preteksto, ke la naturgasaj duktoj malutilas al interesoj de Ukranio; Sekve, Usono propagandis “sekurecon de energio” en Eŭropo, avertante, ke Eŭropo estos sub manipulado de Rusio en la kampo de energio.
Post tio, usonanoj ne forgesis atentigi, ke naturgason havas ankaŭ Usono.
Tamen pro altteknologia bezono dum produktado de skistogaso en Usono, la kosto estas evidente granda. Neniu volas elspezi pli grandan sumon por aĉeti usonan naturgason. Ĉu ne?
Ju pli glata estis la programo Nord Steam, des pli maltrankvila estis Usono. Restas preskaŭ nenia ŝanco por Usono enmiksiĝi en ĉi rilatajn aferojn inter Rusio kaj Eŭropo. Tia maltrankvilo eksplodis finfine en 2018.
Kio okazis en tiu jaro? Ni parolos en la venonta videaĵo.