Alparolo de François Lo Jacomo favore al Esperanto en la Ĝenerala Konferenco de Unesko – 11/11/2023
Esperantaj Filmetoj publikigis antaŭ 2 jaroj en la Franca Ĉu en Esperanto?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉiun duan jaron, Unesko kunvokas dusemajnan Ĝeneralan Konferencon en novembro (en 2023 ĝi okazis en Parizo de la 7-a ĝis la 22-a de novembro), kaj dum la unua semajno dudeko da horoj estas dediĉitaj al la “debato pri ĝenerala politiko”: antaŭ la pleno rajtas paroli po ses minutojn ĉiuj membroŝtatoj kaj po tri minutojn la NeRegistaraj Organizoj, kiuj petas tion kaj estas akceptitaj. Praktike 84% el la ŝtatoj alparolis, kaj ĉirkaŭ 8% el la organizoj, sed Universala Esperanto-Asocio ĉiam profitas la okazon. Nur lastminute la teamo de UEA estis avertita pri la limdato por proponi tekston kaj la dato de la alparolo, ĉar la decidoj okazas dum la Ĝenerala Konferenco mem, sed tiuj ĉi datoj estis antaŭvideblaj. Ĉi-jare, la alparolo okazis sabaton la 11-an de novembro matene kaj la franclingvan tekston legis François Lo Jacomo, ĉefreprezentanto ĉe Unesko kaj estrarano de UEA.
Kiel ĉiuj aliaj alparoloj, ĝi estas spektebla per la retejo de Unesko:
http://unesco.org/fr/general-conference/42/speeches?hub=79837
kaj pli precize:
http://youtube.com/watch?v=7Xm3OIcK7C0&t=5287s
el kie ni prenis la ĉi-tie afiŝitan fragmenton por subtesktigi.
Tiu ĉi video enhavas subtekstojn en dek lingvoj, danke al la grandvalora kunlaboro de:
Esperanto: François Lojacomo (Francio)
Angla: Ruth Kevess-Cohen (Usono)
Franca: François Lo Jacomo (Francio)
Germana: Rainer Kurz (Germanio)
Hispana: Pablo León (Argentino)
Itala: Dario Besseghini (Italio)
Portugala: Cícero Gabriel Cardoso Soares (Brazilo)
Rusa: Oleg (Oĉjo) Ĉajka (Rusio)
Slovena: Ostoj Kristan (Slovenio)
Ukraina: Ross Luteau (Ukrainio)