Polisemio en Esperanto (2)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro

04:48 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Ĉi tiu artikolo aperis la 6-an de aŭgusto de 2019 en la Esperanta RetRadio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:

Kiel vi verŝajne scias, Zamenhof verkis vortaron, nomitan „Universala Vortaro“, en kiu li montris la de li kreitajn radikojn. Tiu verko, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto, estas neordinara vortaro, ĉar ĝi estas nek unulingva (kiel ekzemple PIV), nek dulingva (kun tradukoj kaj ĝenerale klarigoj), sed kvinlingva, kaj sen iuj ajn klarigoj. Zamenhof montris la signifojn de siaj kreitaĵoj pere de tradukoj al 5 lingvoj: la franca, angla, germana, rusa kaj pola.
Vidu nur du ekzemplojn:
foli’ feuille | leaf | Blatt, Bogen (Papier) | листъ. liść, arkusz |
freŝ’ frais, récent | fresh | frisch | свѣжій. świeźy |
Tiu maniero prezenti la vortojn ne bone klarigas la signifojn, ĉar ekzistas diferencoj inter la signifoj en la 5 lingvoj. Do oni demandas sin, kiun signifon aŭ kiujn signifojn Zamenhof volis doni al la de li kreitaj vortoj.
PIV, kiu estas preskaŭ oficiala vortaro de Esperanto, ne estis verkita de Zamenhof (kp. http://www.wikiwand.com/eo/Plena_Ilustrita_Vortaro_de_Esperanto), sed ĝiaj aŭtoroj donas pri multaj vortoj ekzemplojn de Zamenhofaj frazoj, kaj tiuj frazoj montras, ke ankaŭ li uzis polisemiajn vortojn polisemie. Nur unu ekzemplo el multaj:
La verbo “respondi“ havas – laŭ PIV – 4 signifojn, kaj la aŭtoroj donas por ĉiu signifo unu aŭ pli da Zamenhofaj frazoj. Do ankaŭ li konsideris, ke “respondi” havas 4 signifojn.
Ne estas dubo, ke Zamenhof estis geniulo kaj ke Esperanto estas genia verko. Ne necesas citi ĉi tie la grandajn avantaĝojn de la internacia lingvo. Eĉ koncerne al polisemio (fakto kiu ofte povas kaŭzi miskomprenon kaj konfuzon) en Esperanto estas malpli da ĝi ol en aliaj lingvoj, kiel ni vidis pasintan semajnon rilate kelkajn portugallingvajn vortojn.
Tamen mi pensas, ke estus pli bone, se Zamenhof malpligrandigintus polisemion ankoraŭ pli, ĉefe en kazoj, en kiuj ĝi ĝenas kaj en kiuj la signifoj estas tute malsamaj.
Ekzemple “respondi” havas almenaŭ tri tute malsamajn signifojn (laŭ PIV): a) “Demandite, diri”; b) “Esti proporcie, simetrie akordita kun”; c) “Respondeci”. Kial ne krei kaj uzi aliajn vortojn por la signifoj “b” kaj “c”? Por “b” oni povintus krei – ne “korespondi”, kiu havas alian signifon, sed ekzemple – “konrespondi”, kaj por esprimi la signifon “c”, oni povus uzi ne “respondi”, sed nur “respondeci”, kiu jam ekzistas.
Alia ekzemplo:
El la 4 PIV-aj signifoj de “zorgi” almenaŭ du estas tute malsamaj: a) “Serioze direkti sian atenton kaj agadon al ies bono”; b) “Maltrankviliĝi pro necerteco aŭ dubeco de io, kion oni opinias grava”.
Do kion signifas la frazo “Ŝi zorgas pri sia filo”? Ĉu temas pri la unua aŭ pri la dua signifo de “zorgi”? Kial ne uzi “zorgi” nur por la unua kaj krei ekzemple “preokupi” por la dua?
Malgraŭ tiuj kritikaj rimarkoj pri polisemio en Esperanto, mi ne lasu dubon, ke mi opinias Zamenhof geniulo kaj Esperanton genia verko.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

verdesaltonlaŭtetelevido