La Liturgio de la Vorto — Sankta Vendredo — 2.04.2021
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Vendredon antaŭ Pasko kristanoj rememoras la Pasionon — la skurĝadon, la mokadon, la krucvojon, la krucumon kaj la morton de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Ankaŭ ni kolektiĝu por kune preĝi kaj kontempli la Vorton de Dio, kiun por tiu tago donas al ni la kalendaro de la liturgiaj legaĵoj.
Dankon al vi, ke vi volas travivi la Sanktan Paskan Tritagon kun ni, partoprenante la Liturgion de la Vorto en esperanto. Dio benu! 🙏
✠ ✠ ✠
Por preĝe daŭrigi la celebradon de la tristeco pri la morto de nia Sinjoro Jesuo Kristo mi proponas al vi aŭskulti la moteton „In passione positus Jesus”, kiu resumas la hodiaŭan legaĵon el la Evangelio — la preĝadon en la Olivarba ĝardeno, la angoron pri la pasiono, la krucumon, la lastajn vortojn de Jesuo kaj la morton de nia Sinjoro. Profunde kortuŝan melodion komponis Francisco de Peñalosa kaj kantis la ensemblo de Gilles Binchois:
https://www.youtube.com/watch?v=KZKdnVdANVw
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono
0:22 ‣ Malfermo
0:39 ‣ Komenca preĝo
1:11 ‣ Unua legaĵo — Jes 52–53
5:10 ‣ Psalmo — Psa 31 (R.: kp. Luk 23)
8:16 ‣ Dua legaĵo — Heb 4–5
9:41 ‣ Aklamo — kp. Flp 2
12:41 ‣ Evangelio — Joh 18–19
28:33 ‣ Silento
29:02 ‣ Universala preĝo
31:05 ‣ Preĝo de la Sinjoro
33:05 ‣ Resuma preĝo
33:33 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la kanalo „Shalom World”, kiuj tujelsendis la ĉijaran Sanktan meson de la Cindra merkredo el la Baziliko de sankta Petro, de kie mi prenis la karesman melodion de la psalmo, kiun kantis pastro Aurelio Zorzi,
‣ al sennoma homo en la interreto, kiu bonvolis skani kaj konigi la Gradualaron de la Ordeno de la Predikantoj, eldonitan en 1950 kun la aprobo de patro Manuel Suárez Fernández, la tiama Majstro de la Ordeno, kie mi trovis la dominikanan version de la responsorio „Christus factus est” por la Palmodimanĉo, kiun mi tradukis en esperanton, kaj por kiu mi alkomponis la gregorian melodion de la karesma aklamo,
‣ al la retejo „Brewiarz.pl”, kie mi trovis la petojn de la vespro de la Sankta vendredo el la Roma breviero en la latina, kiujn mi tradukis en esperanton.
Por inde celebri la hodiaŭan liturgion helpas al ni la pentraĵo „Dio tiel amis la mondon” fare de nekonata artisto de la 18a jarcento.