Riĉuloj, usonanoj ĉiam pli dikaj Radio Verda publikigis antaŭ 2 monatoj 03:30 esperanta 1 0 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo RV173 (2010.10.11) Riĉuloj, usonanoj ĉiam pli dikaj Eventeo.net raportas ke civitanoj de la plej riĉaj landoj en la mondo iĝas ĉiam pli dikaj, aparte Usonanoj. Tion diras la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo en ĝia unua prognozo pri obezeco. Tri kvaronoj el Usonanoj estos obezaj aŭ superos normalajn pezojn en 2020. La raporto diras ke malsanindicoj kaj porkuracaj elspezoj forte altiĝos, krom se registaroj, individuoj kaj industrio kunlaboros en ampleksa strategio por kontraŭbatali la “epidemion”. La organizaĵo, kiu baziĝas en Parizo, konsistas el la 33 plej potencaj ekonomioj de la mondo. Ĝi aldonas, ke la ekonomia kosto de troa pezo – kuracado, mallongigo de vivodaŭro kaj rimedoj malŝparitaj – kreskigas maltrankvilon de multaj registaroj. La altranga ekonomikisto de OEKE kaj specialisto pri san-problemoj kiu verkis la raporton, Franco Sassi, kulpigas malbonajn manĝkutimojn pro la pliiĝo de problemoj. ‘Manĝaĵoj estas multe pli malmultekostaj ol en la pasinteco, aparte manĝaĵoj kiuj ne estas tre sanigaj kaj bonkvalitaj, kaj homoj ŝanĝas sian vivstilon. Ili havas malpli da tempo por prepari manĝojn kaj ĉiam pli ofte manĝas eksterhejme en restoracioj. Tio, plus la fakto, ke homoj estas multe malpli fizike aktivaj ol antaŭe, signifas, ke la kvanto da obezuloj ŝveliĝis al preskaŭ 70 procentoj en Usono ĉi tiun jaron, kompare kun malpli ol 50 procentoj en 1980. Ene de dek jaroj, 75 procentoj de Usonanoj estos obezaj, tiel igante Usonon ”la plej dika lando en la OEKE”. ”Timiga estas la pliiĝo de la epidemio,” Franco Sassi anoncas, ”Ni ankoraŭ ne atingis la pinton.” La vivodaŭro de obezulo estas ĝis dek jarojn pli mallonga ol tiu de normalpezulo. En Usono, la kosto de obezeco, inkluzive pli altan kuracan elspezadon kaj perditan produktadon, jam valoras unu procenton de la malneta enlanda produkto. Ekster OEKE, indicoj pri obezeco altiĝas simile rapide en Brazilo, Ĉinio, Barato kaj Rusio. Ankaŭ la proporcio de obezaj aŭstralianoj laŭprognoze altiĝos je dek-kvin procentoj en la sekva jardeko. Montri pli...