Antaŭkolumbaj kulturoj en Peruo
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu artikolo aperis la 13-an de decembro 2016 en la Esperanta Retradio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Vidu la tekston:
Kleraj homoj havas almenaŭ etan scion pri la inkaoj, aztekoj kaj majaoj. Sed kion oni scias pri aliaj civilizacioj en antaŭkolumba Ameriko?
Malgranda artikolo pri “Antaŭkolumba Ameriko” en la E-Vikipedio asertas, ke ekzistis “multaj antaŭkolumbaj civilizoj” (civilizacioj), sed ĝi mencias nur la aztekojn. Tamen je la fino estas ligilo al artikolo pri la “Nazka Kulturo”.
El tiu artikolo mi citas kelkajn informojn:
“Nazca [NAZka] estas arkeologia antaŭkolumba kulturo de la Antikva Peruo kiu disvolviĝis ĉefe en la valoj de la nuna Departemento Ika, ĉirkaŭ la 1-a jarcento kaj dekadencis en la 7-a jarcento. […]
Distinga aspekto de Nazka estas multkolora ceramiko, kun figuroj de homoj, animaloj, plantoj ktp. En multaj el tiuj ceramikoj, oni reprezentis kripligitajn homojn. La tekstila arto floris tiom kiom en la epoko de la paraka kulturo. Ili havis propran stilon por la laboro de la metaloj, kvankam ne tiom kvalita kiom tiu de la epoko de la ĉavina kulturo.
Plej mirinda de tiu civilizo estas la linioj faritaj en la Pampoj de Nazca, konataj kiel la Nazka-linioj, kiuj reprezentas gigantajn figurojn de animaloj, homoj kaj geometriaj desegnoj, faritaj je eksterordinare granda skalo kaj montrante multan precizecon. Oni ne konas ties celon, sed oni teoriis pri eblo ke temas pri giganta kalendaro, rezulto de astronomiaj observoj.
La ekonomio nazka estis bazita sur la intensiva agrokulturo. La nazkanoj sukcesis solvi la problemon de la sekaj teroj marbordaj per la uzado de reto de akveduktoj […].”
Mallongajn informojn pri antaŭkolumbaj kulturoj oni trovas ankaŭ en la artikolo “Historio de Peruo” en la E-Vikipedio. Vidu:
“La antaŭ-kolumba periodo, tio estas antaŭ la alveno de la koloniistoj eŭropaj, estas foje dividita en kvar partojn: arkaika (-7600 ĝis -2600), formativa (-2600 ĝis -200), regiona (-200 ĝis 900) kaj imperia (900 ĝis 1532). […]
En la tria jarmilo a.K. unuaj vilaĝoj kaj politikaj organizoj estiĝis kaj fondiĝis unuaj teokrataj ŝtatoj. La unua inter tiuj kulturoj estis tiu de Caral. Sekve aperis la civilizo de Ĉavin laŭ la pacifika marbordo, la ĉimua, moĉika, nazka, tiahuanaka kaj aliaj antaŭ la alveno de la inkaoj.”
Do, kiel oni vidas, ekzistis pluraj kulturoj en Peruo antaŭ la inkaoj. Krom la artikolo pri la Nazka Kulturo estas esperantaj artikoloj pri Caral (ankaŭ nomita Supe), Parakas kaj Tiahuanako. La informoj pri Caral estas aparte interesaj:
“Caral [kaRAL] estas la plej malnova urbo sur la amerika kontinento. Ĝi situas en Peruo, je ĉ. 200 km norde de Lima kaj je 25 km landinternen fore de la Pacifika marbordo, en valo de Rio Supe. La aĝo de la tiama kulturo estis datita per kansako je 4600 jaroj kaj tiel ĝi aĝas je 1000 jaroj pli ol la ĝis tiam konata plej malnova kulturo de la amerika kontinento, tiu de la olmekoj ĉe la Golfo_de_Meksiko. Tiel Caral samaĝas ol la konataj kulturaj pracentroj de la homara civilizo: Mezopotamio, Egiptio, Hindio kaj Ĉinio.”
En Limo (Lima), ĉefurbo de Peruo, ekzistas bonega privata muzeo (“Larco”) pri la antaŭkolumbaj kulturoj en tiu lando. En ĝia retejo troviĝas detala tabelo pri tiuj kulturoj. Kiam oni klakas sur la diversaj kulturoj en la tabelo (http://www.museolarco.org/coleccion/culturas-y-mapas-del-tiempo/), aperas paĝoj kiuj montras arkeologiajn trovaĵojn el la respektiva kulturo. Mirinde!