La pluvo – Toripoĉun (Esperanto Song)
とりぽちゅん / tori-pochun publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“La pluvo” – Toripoĉun
toki pona → https://youtu.be/RPkuTDrCPts
Ekstere io sonas gute.
Jen vidu, tio estas pluv’!
Ĉu vi malŝatas aŭdi bruon de la pluv’?
Mi volas aŭdi plu!
Ĝi kaŝas malantaŭe l’ sunon
Kaj oni trempiĝas pro vad’.
Sed tamen ĝi plaĉas bone al mi,
Ĉar vi estas hejme ĉe pluvad’.
La amaso da pluveroj kiuj venas de l’ ĉiel’
Sonas gaje kaj bruete kiel ja aplaŭd’.
La pluveroj sentigas tion sur ŝose’.
Ni tuj ekkantu motivite per ilia plaŭd’!
Iutage ili falas cele al la ter’,
Kaj antaŭen fluas, fluas ĉiam pli.
Fermante la okulojn, pensante pri la gut’,
Do mi diru jene al vi:
El nubo, kun fratoj, elirinte
Ĝi ekkonas diversajn spertojn por l’ unua foj’,
Plezure vidas vivaĵojn, naturojn, kaj tiel plu,
Kaj baldaŭ fariĝas roj’.
(Interludo)
Rojoj kunfluas malsupren plilarĝiĝante ĝis river’,
Alvenas al la maro, kaj iras renubiĝi for.
Do kiam pluvas, imagu kiom multe falantaj gutoj spertis:
Iam kuris en arbaro aŭ rebrilis hele per aŭror’…
Ekstere ankoraŭ pluvas,
Kaj plaŭdas laŭte pli kaj pli.
Ĉu vi, pli ol antaŭe, tion ĝuas nun?
Se jes, tre ĝojas mi!
La pluvo ne nur kovras l’ sunon,
Sed eĉ aperas kun malvarm’.
Tamen ni kunkantu je tre vigla voĉ’!
“La pluvo havas ja multe da ĉarm’!”
Kantado: CURUMAKI Maki, KOHARU Rikka, NACUKI Karin, HANAKUMA Ĉifuju
Komponado: Toripoĉun
Interpretado
Flutoj: IVASAKI Kaho
Hobojo: ŜIMURA Kana
Klarneto: KUDO Naoki
Korno: KONDO Kej
Fagoto: Utaro
Violono k. Aldo: USAMI Ju
Violonĉelo: ONOE Rjota
Kontrabaso, Banĝo k. aliaj: Toripoĉun
Versado
Origina: Hoŝinikomi
Toki Pona: Toripoĉun
Esperantigo: TOKUNIŜI Kacumi
Ilustrado: Nanaki
#esperanto #vocaloid #march