Esperanto-Simpozio en Gherla (Rumanio) – Oldřich Arnošt Fischer
Esperantista Klubo Brno / Klub esperantistů Brno publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En la jaro 2018 mi partoprenis en somera esperantista renkontiĝo, kiu Esperanto-Asocio de Rumanio (EAR) aranĝis en rumana urbeto Gherla [gerla]. Poste malbona epidemiologia situacio (pandemio de infekta malsano, kies kaŭzanto estis ĉinia kronviruso) aranĝon de similaj agadoj ne permesis. Pro tio en tiu ĉi jaro mi volis partopreni en Esperanto-Simpozio en Gherla (27 – 29 oktobro 2023), por denove renkontiĝi kun rumanaj esperantistoj. La 26-an de oktobro mi kun mia edzino Gabriella Stier perbuse veturis el Satu Mare en Kluĵon kaj venonttage ni pertrajne kontinuis en Gherlan. Ni loĝis kaj manĝis en hungara mezlernejo kaj en hungara kultura centro situis nia simpoziejo. En libroservo aperis novaĵo: Rumana-Esperanta Vortaro el la jaro 2022. 27 partoprenantoj de la simpozio el Rumanio (26), Hungario (1) kaj Ĉeĥa Respubliko (1), inter kiuj estis kelkaj komencantoj, aŭdis interesajn prelegojn. En libera tempo povis trarigardi la urbeton. Ankaŭ ekzerco pri esperanta gramatiko kaj malgranda teatraĵo ne mankis. Danke al lokaj esperantistoj la simpozio estis bonege aranĝita. Mi informis pri la 72-a kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), kiu okazis en tiu ĉi jaro en Bjalistoko (Pollando), kaj invitis partoprenantojn de la simpozio al la 73-a Kongreso de KELI (Hungario, Vác, 3 – 10 aŭgusto 2024). Bone akceptita estis ankaŭ informo pri Universala Kongreso de Esperantistoj, kiu en la jaro 2025 okazos en Brno (Ĉeĥa Respubliko).