Kiel facile krei videon
Vanege en Esperanto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Subtekstoj en la priskribo
Kiel facile krei videon
1) Skribu skripton pri iu temo, kiun vi ŝatas.
Vi povas uzi ChatGPT se vi bezonas inspiron, sed tiam bone provlegu kaj korektu. (https://chat.openai.com/chat)
La paga versio (kiu uzas GPT-4) havas multe pli bonan Esperanton.
2) Registru vian skripton.
Per telefono, vi povas sendi voĉmesaĝon al vi mem per ekzemple Telegram.
Per Windows, se vi havas mikrofonon, vi povas uzi Audacity.
Je la fino, vi havas dosieron en la formato .mp3.
3) Trovu bildojn.
Vi bezonas bildon por ĉiu alineo de via skripto.
Por tio, vi povas uzi Pexels kaj Pixabay.
Vi ankaŭ povas krei bildojn per Bing Image Creator.
4) Muntu la videon.
Simplega programo por munti estas Olive Video Editor versio 0.1.
Bona alternativo estas Shotcut.
Metu la dosierojn en la projekton.
Metu la sonregistraĵon en la tempolinion.
Kaj metu la bildojn je la ĝusta momento, kaj atentu ke ili estas sufiĉe grandaj.
Kiam ĉio aspektas bona, eksportu.
Via video estas preta.
5) Pliaĵoj.
– Se vi volas filmi vian ekranon, OBS estas tre bona programo.
– Se vi uzas Linux, Simple Screen Recorder estas tre simpla kaj tre rapide uzebla.