2020 VEKI: Esperanto kaj interlingvistiko en Federacia Universitato de Paranao, Brazilo
Esperanto + Edukado ILEI publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En Federacia Universitato de Paranao (UFPR), en Kuritibo, ĉefurbo de ŝtato Paranao, Brazilo, estis tradicio de instruado kaj esplorado pri Esperanto pro la agado de Prof. Geraldo Mattos; ĝi estis tamen interrompita. En 2005, danke al la klopodoj de grupo de junuloj de Paranaa Esperanto-Asocio (PEA), kursoj estis ekdisponigataj en CELIN, Centro de Lingvoj kaj Interkulturo, en kiuj povas partopreni kaj la interna universitata komunumo kaj la ekstera. Tiuj kursoj funkcias ĝis hodiaŭ. CELIN estas programo de Por-Komunuma Agado de UFPR; necesas kompreni, kio estas kaj kiel funkcias por-komunuma agado, agado ofta en latinamerikaj universitatoj, kiu nuntempe ekinteresas universitatanojn en aliaj partoj de la mondo. En ĉi tiu prelego mi intencas prezenti historian trarigardon de Esperanto en CELIN, la organizadon de la kursoj, nivelojn de kursoj, temojn en ili pritraktatajn kaj kelkajn decidojn faritajn laŭlonge de la tempo. Mi parolos ankaŭ pri la kresko de akcepto kaj prestiĝo de Esperanto en la Universitato, organizado de KER-Ekzamensesioj, ekesto de por-komunuma projekto Lingvoj en Dialogo, kaj pri la akcepto de lernobjekto.
– Ivan Eidt Colling –