Suno revenis Gronlanden du tagojn frue

Radio Verda publikigis antaŭ 1 monato

04:01 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV178 (2011.02.07)

Suno revenis Gronlanden du tagojn frue

Loĝantoj de urbeto ĉe la okcidenta marbordo de Gronlando diris ke la suno ekaperis super la horizonto 48 horojn pli frue ol kutime. Tio ekigis klarigprovojn kaj debatojn pri eblaj kaŭzoj.

La urbo Ilulissat situas iomete norde de la arkta cirklo, do ĝiaj anoj spertas la plejparton de la vintro sen sunlumo. Normale, ili atendas vidi sian unuan sunleviĝon de la jaro je 13 de januaro, do multaj rimarkis kiam la suno aperis la 11an.

El la pluraj sciencistoj kontaktitaj, la plimulto ne aŭdis la raporton. Ili donis plurajn eventualajn klarigojn, inkluzive ke temas pri iluzio kaŭzita de atmosfera fenomeno. Venis kontraŭaj opinioj pri ĉu tervarmiĝo kulpas pri fandiĝo ĉe la randoj de la gronlanda glacitavolo. Kun malpli da glacio, eble Gronlando malplialtiĝas tiel ke malplilongiĝas la vojaĝo de la suno super la horizonton.

La suno leviĝas ĉiutage ĉar la tero rotacias laŭ sia akso unufoje ĉiujn 24 horojn. Sezonoj rezultas de la planeda kliniĝo de 23,5 gradoj kunefike kun nia 365-taga orbito ĉirkaŭ la suno.

La arkta cirklo, linio ĉe 66 gradoj norde, markas la latitudon preter kiu la suno nek subiras dum la somera solstico, la plej longa tago de la jaro kiam la norda duono de nia planedo alfrontas la sunon, nek leviĝas dum la plej mallonga tago de la jaro, la vintra solstico. Ju pli norden de la linio, des pli longas la periodo de sennokta somero aŭ sensuna vintro. Ilulissat troviĝas proksimume 3 gradojn norde de la arkta cirklo, do loĝantoj spertas la mezon de vintro sen sunlumo.

Ĉe la norda poluso, la suno leviĝas nur unu fojon jare, komence de printempo. Ĝi plialtiĝas en la ĉielo ĉiutage ĝis la somera solstico, tiam ekfalas, sed ne subhorizontiĝas ĝis malfrua septembro je la aŭtuna ekvinokso.

Kvankam spertuloj malkonsentas pri la kaŭzo de la frua sunleviĝo, ili samopinias almenaŭ pri tio ke la observo estis izolita evento, ne signo de pli frua printempo en la norda duonsfero.

Sciencistoj konsentas ke estas nenia indiko pri ŝoviĝo de la kliniĝo de la terakso aŭ alia ŝanĝiĝo kiu povus aliigi la alvenon de la sezonoj ĉirkaŭ la mondo.

Plej verŝajne okazis refrakto de sunlumo ĉe la horizonto.

Tio efektive estas ofta fenomeno. Lumo kurbiĝas trapasante aertavolojn kun diversaj densecoj. Rezulte, la suno normale ankoraŭ situas iom sub la horizonto kiam oni unue ekvidas ĝin. Eble nekutima entavoliĝo de la aero super Gronlando kaŭzis pli fortan fleksiiĝon de sunradioj, tiel ŝajnigante nekutime fruan alvenon de la suno.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

telefonobluaaŭtonubo