Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

La Liturgio de la Vorto — Palmodimanĉo, jaro B — 28.03.2021

La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

La lasta dimanĉo de la Granda fasto havas du nomojn, kiuj montras la duoblan emocion de ties celebrado. Ĝi nomiĝas „la Palmodimanĉo”, ĉar hodiaŭ ni rememoras la triumfan eniron de la Sinjoro en Jerusalemon. Tial ni estu kiel la infanoj kun palmobranĉoj — ni gloru Jesuon kaj kun vera ĝojo en niaj koroj ni danku pro Lia alveno, sciante kio estas ĝia celo kaj signifo.

La hodiaŭa tago nomiĝas ankaŭ „la Dimanĉo de la Pasiono de la Sinjoro” kaj la kalendaro de la liturgiaj legaĵoj kontempligas nin per la rakonto de la savaj pasiono kaj morto de Jesuo. Ni preĝu, ke la sento de funebro purigu kaj konvertu niajn korojn, por ke ni estu pretaj partopreni en la Paskaj misteroj. 🙏

✠ ✠ ✠

En la Sanktan Semajnon enkonduku nin la moteto „O vos omnes”. Tiu ĉi respondo por la liturgioj de la Sankta Semajno tekstas jene: „Ho vi ĉiuj, kiuj preteriras la vojon, rigardu kaj vidu, * Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero. / Rigardu, ho ĉiuj popoloj, kaj rigardu mian suferadon: * Ĉu ekzistas sufero simila al mia sufero.” (kp. Lam 1:12, 18). La prezentata komponaĵo estas fare de Tomás Luis de Victoria (ĉ. 1548 – 1611) kaj registris ĝin la ensemblo „The Tallis Scholars”:

https://www.youtube.com/watch?v=JzYBAuNt4JQ

✠ ✠ ✠

0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — kp. Joh 12, Psa 24
0:59 ‣ Krucosigno
1:06 ‣ Saluto
1:11 ‣ Komenca preĝo
1:23 ‣ Unua legaĵo — Jes 50
2:31 ‣ Psalmo — Psa 22
5:19 ‣ Dua legaĵo — Flp 2
6:27 ‣ Aklamo — Flp 2
7:29 ‣ Evangelio — Mar 14–15
29:43 ‣ Silento
30:12 ‣ Universala preĝo
31:52 ‣ Preĝo de la Sinjoro
33:56 ‣ Resuma preĝo
34:37 ‣ Beno
34:49 ‣ Fino

✠ ✠ ✠

Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al mia eklezia hejmo — la dominikana preĝejo de s-ta Adalberto en Vroclavo, kie mi ekkonis la melodion de la responda psalmo,
‣ al Peter M. Kolar, surbaze de kies melodio de la aklamo el „Misa luna” mi registris la hodiaŭan kanton antaŭ la Evangelio,
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la dua vespro de la Palmodimanĉo.

„La eniro de Kristo en Jerusalemon” (ĉ. 1125), kiun vi vidis ĉe la komenco de la liturgio, estas murpentraĵo el la mozaraba ermitejo de sankta Baŭdilo de Berlango. Por sekure konservi ĝin, ĝi estas nun fiksita al kanvaso kaj troviĝas en la kolekto de la Indianopola Muzeo de Arto.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Dolĉa frukto:

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?