Saloj rikoltitaj de homaj larmoj

Radio Verda publikigis antaŭ 6 monatoj

00:57 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV192 (2012.06.12)

Saloj rikoltitaj de homaj larmoj

Serio da saloj laŭdire kolektitaj de homaj larmoj nun vendiĝas en Londono.

La vendejo Hoxton Street Monster Supplies diras ke la saloj venas de plorantaj homoj spertantaj diversajn emociojn.

Kontraŭ sep pundoj oni ricevas salon rikoltitan de larmoj pro malĝojo, larmoj pro ternado, larmoj pro cepoj, larmoj pro ridado, kaj larmoj pro kolero.

La firmao asertas ke ĉiu el la saloj havas distingeblan guston.

Ĝi diras ke la salo kombinas malnovan metodon kun plej freŝaj homaj larmoj kiujn oni delikate boligas, metas en malprofundajn kristaligujojn, rikoltas permane, kaj fine lavas en peklakvo.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

nubojfiŝojelefantojkrokodiloj