Esperanto kaj politiko 15-02-2022
Federazione Esperantista Italiana publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 8 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La temo (Esperanto kaj politiko: ĉu nepre batalema minoritato? Objektiva perspektivo kaj sugestoj por estonto) celas trovi manieron malglui iomete la E-movadon de ĝia politika sinteno, de longa tempo koncentrita -prave- sur la lingva, lingvodiskriminacia, lingvoegaleca tereno. Per ĝia sin-rigardemo la E-movado, laŭ mi, perdis iomete la originalan elanon, per kiu LLZ celis igi la Ŝtatojn fari grandajn ŝanĝojn en la socio kaj en la politiko.
Ni retrovu la verajn valorojn, kiuj diferencigas esperantistojn disde ĉiuj aliaj homoj. Ni disbatis la lingvajn barojn, kaj post tiu ago en nia komunumo neniu plu estas “fremda”, neniu plu estas “diversa”. Nia komunumo devas iĝi ekzempla por ĉiuj aliaj komunumoj, aŭ almenaŭ devas fariĝi la celkomunumo por ĉiuj tiuj, kiuj ne sentas sin en la ĝusta loko ene de sia loĝ- aŭ vivkomunumo.
Do, kion fari? Ni alprenu veran politikan starpunkton rilate grandajn temojn kiel diskriminacio kontraŭ virinoj, diskriminacio kontraŭ GLATuloj (LGBT-homoj), diskriminacio kontraŭ ĉiuj neapartenantoj al la plimulto en difinita areo. Ni ĉesu batali inter ni pri bagatelaĵoj kaj alprenu la rolon donitan al ni de la granda rimedo liverita de LLZ. Mi opinias, ke kelkaj inter ni (inkluzive vin) havas la objektivecon sufiĉan por juĝi la eblajn perspektivojn kaj enkadrigi la necesajn sugestojn por tia estonto.
Mi esperas, ke el tiu kunveno naskiĝos almenaŭ grupo konscia pri la ebloj (kaj la devoj) de la E-movado.”
Partoprenis:
– Luigi Fraccaroli
Prezidanto de la Itala Federacio, esperantiĝis dum 1983 dudekjaraĝa kaj tuj integriĝis en la eŭropa esperantista junulara medio.
En 2020 li reelektiĝis en la Nacia Konsilantaro (16.09.2020), kaj la 07.11.2020 li elektiĝis prezidanto de la Federacio.
Arda eŭropisto, apoganto de la konverĝo inter “fina venko” kaj “esperantujo”, subtenanto de la politika intervenemo de la movado (kaj ĉefe de la Federacio) en la socia plekto.”
– Vinko Markov
Vinko Markov, esperantistiĝis en 1982. Aliĝis al Seennacieca Asocio Tutmonda – SAT – en 1997 (SATano nº 35297). Sekretario de la Junulfako ekde septembro 1998 kaj prezidanto de la Plenumkomitato de SAT ekde 2012.
– Javier Alcalde
Javier Alcalde profesoras pri internaciaj rilatoj kaj Eŭrooa Unio en Malferma Universitato de Katalunio kaj en Aŭtonoma universtato de Barcelono. Li estas fakulo pri la historio de esperanto, ĉefe rilate al la pacaj klopodoj kaj al la esperanta agado dummilite, inkluzive de la hispana intercivitana milito.
– Klára Ertl
Klára Ertl, nuntempe loĝanta en Katalunio. Ŝi estas en TEJO komitatano nome de Germanio kaj komisiito por UNITED por Interkultura Agado. Ŝi diplomiĝis pri psikologio kaj pagite gvidas lerngrupetojn de universitataj psikologistudentoj. Volontule ŝi laboras pri la Mortolisto de UNITED.