Rakontoj en parola Esperanto (Natalia dankovat)
Interlingvistikaj Studoj publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Tiu-ĉi psikolingvistika studo esploras la elekton de esprimiloj en parolaj rakontoj en Esperanto de parolantoj el Francio, Italio kaj Rusio. Mi analizas verbajn formojn, adverbojn, adjektivojn kaj intensigilojn. Materialoj estis kolektitaj laŭ strikta protokolo kaj la partoprenantoj ne sciis pri la vera celo de la studo. La partoprenantoj parolas sufiĉe bone en Esperanto kaj uzas Esperanton en ĉiutaga vivo. La gepatra lingvo, aŭ la unua lingvo (L1), restas la kadro de referenco dum lernado de aliaj lingvoj (L2). Ĝiaj gramatikaj kategorioj kaj leksikono influas la uzon de L2. Tiu-ĉi aspekto estis bone dokumentita per konsiderinda esplorado pri la dua-lingva akiro. Ĉiu lingvo posedas sian propran aron da gramatikaj kategorioj kaj reguloj de uzado. Kompare al aliaj lingvoj, Esperanto ne havas teritoriojn aŭ stabilajn lingvajn komunumojn. Esperanto permesas al siaj parolantoj sekvi la “logikon” de ilia unua lingvo kaj ofertas grandan varion de esprimmanieroj. Tiel, Esperanto ebligas reprodukti iujn strategiojn uzatajn en alia lingvo. Esperanto sekvas la normon bazitan sur la gramatika akceptebleco: ĉiu gramatike konstruita frazo estas akceptebla. La rezultoj montras, ke la partoprenantoj, kies la L1 estas respektive franca, itala aŭ rusa, fokusiĝas al malsamaj strategioj por priskribi rolulojn kaj aĵojn en rakontoj. La plej frapaj diferencoj implikas, interalie, riĉecon de verba morfologio, provojn esprimi la verban aspekton, specojn de adverboj, adjektivojn kaj intensigilojn kaj iliajn nombrojn en rakontadoj. La diverseco de uzoj de Esperanto kaj la toleremo de Esperanto-parolantoj por la diverseco de uzoj karakterizas modernan Esperanton. La diversecon de uzoj akompanas la alĝustigo de Esperanto-parolantoj rilate sian propran esprimmanieron kaj komprenon de aliaj
Tiu ĉi prelego okazis la 17an de septembro 2020 kadre de la 5-a Interlingvistika Simpozio