Pensiulo enmasonigis sin

Radio Verda publikigis antaŭ 5 monatoj

01:18 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV177 (2011.01.09)

Pensiulo enmasonigis sin

Klaŭs raportis ke hejmmetiisto en Turingio, Germanio senintence enmasonigis sin en sia kelo. Provizita per nutraĵo, brikoj kaj mortero, la 64-jaraĝulo eklaboris kaj masonfermis la enirejon de sia kelo. Sed estis mallerte, ke li faris tion de interne kaj ne de ekstere. Nur kiam li estis preta li ekrimarkis, ke nun li ne plu povas eliri. Komence la pensiulo persistis en sia malliberejo dum semajnfino, sed en la lundo li prenis bormaŝinon. Tamen, anstataŭ rompi la fermitan enirejon, li prilaboris la muron al la najbara domo. Kiam li trarompis tien, polico jam atendis lin. La najbaroj, kun kiuj la pensiulo evidente jam delonge kverelis, alvokis policon kiam komencis la bruo kaŭzita de la bormaŝino.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kapopoŝtelefonokrurojfingroj