1500 peruaj terpomspecoj konserviĝos
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV179 (2011.02.27)
1500 peruaj terpomspecoj konserviĝos
Peruo sendos 1500 specojn de terpomo al la Globa Semkonservejo en Svalbardo, Norvegio.
Verŝajne vi ne sciis ke ekzistas tiom da specoj sur la tuta planedo. Tamen, estas eĉ pli nur en Peruo. La 1500 endanĝerigitaj estas inter 4000 specoj en la lando.
Terpomoj estas la plej grava kultivaĵo krom grenoj. Oni tiel zorge atentas la daŭron de plej vasta vario de terpomoj ne nur pro la varia nutra valoro, sed ankaŭ pro kapablo travivi katastrofojn kiuj detruus plurajn specojn kaj malfacilegigus kultivadon en iuj regionoj.
Sciencistoj malkovris ke multaj peruaj terpomspecoj estas nun minacataj, do oni hastas kolekti kaj sendi ĉiujn al la globa konservejo.
La sendataj specimenoj venas de la terpomejo Kusko, kiu kovras 10 000 hektarojn kaj fondiĝis de ses indiĝenaj komunumoj por protekti biodiversecon kaj nutrosekurecon de la regiono.
La ĉefa danĝero por terpoma diverseco estas tervarmiĝo, kiu ŝangas pluvon en la regiono kaj minacas la povon de la terpomejo teni la kultivaĵojn laŭ ilia nuna stato.
Ĉi tiu klopodo, aldone al la svalbardaj kaj britaj, almenaŭ iom nervozigu pensanton. Ili montras ke okazas planado por la nutra subtenado de la homaro, kaj ke planistoj trovis bezonon por tiaj paŝoj.
Konservado de vivaĵoj de nia planedo nun okupas la pensojn de multaj homoj. Malmultaj konsideradis la demandon antaŭ la epoko de nukleaj armiloj. Sed nun ŝajnas ke nia fino venos eble ne pro subita decido pri la uzo de tiuj armiloj, sed pro la troa kaj misa uzado de ĉiutagaĵoj kiel karbo kaj petrolo, partoj de la rutinoj de preskaŭ ĉiu homo sur la planedo.