La 20-a datreveno de la aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco
Comment with Lucia publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Amikoj, nun okazas la 4a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo. Ĉe la ekspozicio kunvenas preskaŭ 3 000 eksponantoj el 127 landoj kaj regionoj. Rigardu, la pura elektra veturilo Hummer el Usono, klasika ĉokolado el Rusio, skitabulo el Germanio, kafo el Italio, nukso el Turkio, ktp. Vi povas trovi la varojn, kiujn vi ŝatas en la ekspoziciejoj.
La ekspoziciejoj de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio similas al mikrokosmo de Ŝanhajo. Ĉi tie miksiĝas Oriento kaj Okcidento, kaj homoj el la tuta mondo venas ĉi tien por serĉi ŝancojn.
Ŝanhajo estas la komerca kaj financa centro de Ĉinio. Kiel avangardo en la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, ĝi estas ankaŭ unu el la ĉinaj urboj, kiu plej multe utiligas la eksteran kapitalon.
Nun, la Ŝanhaja Haveno havas komercajn rilatojn kun pli ol 500 havenoj en pli ol 200 landoj kaj regionoj tra la mondo. Ĝuste pro progresinta loĝistika sistemo, oportuna importa kaj eksporta politiko kaj grandega postula merkato, Ĉinio antaŭenpuŝis la sukceson de okazigo de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio
Ĉi-jare estas la 20-a datreveno de la aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco, dum la lastaj 20 jaroj Ĉinio senĉese larĝigis sian malfermon al la ekstera mondo. Evidente, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazinta en Ŝanhajo pruvis la klopodojn kaj progreson de Ĉinio en sistema novigo kaj urba administrado.
Fine, mi invitas vin viziti Ŝanhajon kun mi, kaj mi esperas, ke vi atentos la 4an Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion.