“La viro, kiu kalkuladis, verkadis kaj instruadis – Malba Tahan” – JAMES PITON *
EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 20 tagoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
1. PREZENTADO: 1:17;
2. PRELEGO: 3:33;
3. INTERVJUA ARENO: 33:55;
PRELEGO: https://youtu.be/3w5oIw9nY2Q (3:33 ĝis 33:44)
INTERVJUA ARENO: (33:55 ĝis 1:09:30)
VINJETO: ĉifoje ne okazos
# PRELEGANTO: JAMES PITON, el Paulínia, SP – Brazilo;
# TEMO: “La viro, kiu kalkuladis, verkadis kaj instruadis – Malba Tahan”
# Pri la PRELEGANTO:
⮚ Komputilisto, filatelisto, tradukanto kaj patro de du E-denaskuloj;
⮚ Iama TEJO-estrarano (1995-97);
⮚ Aktivulo de Esperanto-Ligo Filatelista (ELF/AREK);
⮚ Li esploras pri E-filatelo, pri la ikonografio de Esperanto en la fruaj bildkartoj kaj pri Esperanto-korespondaĵoj, kiuj trairis ŝtatan cenzuron. Komitatano A de Brazilo por UEA (2000-2010) kaj Ĉefdelegito de UEA por Brazilo (2003-2013);
⮚ Komitatano B de UEA por la periodo 2022-2025.
# RESUMO de la PRELEGO:
En la glora sed ne ĉiam facila tasko allogi gelernantojn al la aplikado de konceptoj de Matematiko, verkisto kreis por tio en Brazilo beletran rimedon. Inter pluraj verkoj pri Matematiko kaj sciencoj jam en la 1920-aj jaroj, Malba Tahan (1895-1974) publikigis en 1938 “La viron, kiu kalkuladis”. Tiu romano, kun elementoj de arabaj kaj persaj kulturoj, sukcesis kapti la atenton de generacioj. Ĝi estis tiel sukcesa, ke antaŭnelonge la plu eldonata libro atingis sian 100-an eldonon. En la prezento oni konatiĝos kun trajtoj de la ĉefrolulo, Beremiz Samir, “la viro, kiu kalkuladis”, kun la biografio de la tre humanisma aŭtoro Malba Tahan kaj lia proksima ligiteco al Esperanto. Krome oni parolos pri la indeco aperigi Esperanto-version de la furora libro en 2024, memore al la 50-jariĝo de la forpaso de la aŭtoro.