Fiŝo-jubilo en Mobile

Radio Verda publikigis antaŭ 6 monatoj

06:00 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV199 (2013.05.23)

Fiŝo-jubilo en Mobile

Saluton! Mia nomo estas Johano Bentley. Mi estas profesia bestkuracisto en Mobile, Alabamo. Mi trovas min mem sur la limo inter sovaĝejo kaj civilizacio, inter bestoj kaj ties posedantoj – kiuj foje estas pli sovaĝaj (aparte kiam mono postuliĝas).

La urbo Mobile, en Alabamo, estas iom stranga. Ĝi ne estas granda, sed ene, oni povas sperti multe da naturaj mirindaĵoj, kiuj ne ekzistas ie ajn alie.

Unu el la plej nekutimaj aferoj en Mobile estas, ke ĉiujare fiŝoj saltas el la maro sur la plaĝon. Vere! Oni povas promeni laŭ la Golfbordo, kaj simple preni fiŝojn, de sur la sablo, aŭ de la tre malprofunda akvo. Laŭ mia scio, Mobile estas la sola loko, kie tia fenomeno okazas regule, ĉiujare. Dum multaj jaroj la afero restis granda mistero. Tamen finfine sciencistoj opinias, ke ili komprenas ĝin.

Kial fiŝoj en Mobile ĉiujare ŝanĝiĝas de raciaj fiŝoj al memmortigaj fiŝoj? Jen la solvo! Somere, la temperaturo ĉe la surfaco de la golfo povas atingi pli ol 90 gradojn farenhejte (33 gradojn celsie). Pro la malprofundo de la akvo, la diferenco inter surfaco kaj fundo estas nur kelkaj gradoj. Je tiaj temperaturoj, oksigeno ne facile solviĝas en akvo. Samtempe estas malpli da pluvo dum tiu sezono por miksi la akvon. Finfine, pro la temperaturo, algoj kaj planktono bone kreskas ĉe la fundo de la golfo. La rezulto estas manko de oksigeno, kaj la fiŝoj komencas droni! Do ili naĝas kaj rampas al la bordo, kie oksigeno sufiĉas por vivi. Mirinde, ĉu ne?

Kutime, la jubiloj okazas frumatene, antaŭ tagiĝo, kaj oni ekscias pri ili nur kiam mevoj freneziĝas ekstere. Estas danĝere paŝi sur la plaĝo en la mallumo, ĉar kelkaj specoj de fiŝoj povus vundi la piedojn. Katfiŝoj, kaj skorpfiŝoj havas venenajn dornojn, kaj iliaj pikoj ege dolorigas. Estas nepre porti lampon kaj ŝuojn!

Unu el la plej danĝeraj fiŝoj estas rajo. Ankaŭ ĝi havas venenan dornon sur la vosto, per kiu ĝi povas vipi la maleolojn de tro proksima preterpasanto. La dorno firme fiksiĝas en la haŭto de la trafito, kaj foje por forpreni ĝin oni bezonas operacion. Se tio ne estas sufiĉe terura, la rajoj estas ofte nevideblaj, ĉar ili kaŝas sin sub la sablo. Flesoj ankaŭ sin kaŝas tiel, kaj oni kaptas ilin per eta harpuno. Kiel distingi inter la du specoj, antaŭ ol ĵeti harpunon? Ne eblas! Kaj tio memorigas min…

Pasintjare la fiŝo-jubilo okazis kvinfoje ĉe mia domo apud la Mobile-golfo. Fine de la kvara fojo, mia fridujo estis plenŝtopita de flesoj, kraboj, kaj salikoketoj. Do, kiam mi vekiĝis denove, aŭdante la bruegon de mevoj ĵus antaŭ tagiĝo, mi ne povis sukcese entuziasmigi mian edzinon, aŭ miajn infanojn, pri la jubilo. Tamen, ĉiufoje mi estas entuziasma pri ĝi, ĉar la okazo estas tiom mirinda.

“Vekiĝu!” mi kriis. “Okazas jubilo denove! Vekiĝu!”

“Lasu min dormi,” plendis mia edzino, dormeme. “Ni ne bezonas pli da fiŝoj.”

“Lasu nin dormi,” plendis miaj infanoj. “Ni ĉeestis jam kvarfoje.”

“Aĉaj familianoj!”, mi grumblis. “Miraklo okazas ĉe nia sojlo, kaj vi volas nur dormi. Nu, mi iru sole kaj vidu, kion Panjo Naturo liveras.”

Mi surmetis ŝuojn kaj pantolonojn, prenis mian harpuneton el ŝirmejo, kaj iris eksteren al la plaĝo. Mi bone konstatis, ke ni ne bezonas pli da fiŝoj, efektive, mi eĉ ne povus enŝovi pli da fiŝoj en la fridujon. Tamen, ĝuste antaŭ mi, mi vidis grandegan silueton sub la sablo, kaj mi ne povis rezisti. Mi ĵetis kaj trafis!

Subite, la sablo kaj akvo erupciis, kaj mi sentis fortan, brulantan baton sur mia femuro. Mi havis nur momenton en tiu matena krepusko por ekvidi la plej grandan rajon, kiun mi iam vidis en la golfo de Mobile. Ĝi saltis el la akvo, kun mia ridinde eta harpuno en la rando de unu el siaj naĝiloj kaj plaŭdis ree en la akvon. Gapante, mi falis sur mian pugon en la suro-profundan akvon, dum la elstaranta tenilo de mia harpuno ŝajne naĝis rapide for de mia vidpovo.

Mi restariĝis, kaj lamis al la ĝeto, kie mi inspektis mian femuron per la lamplumo, por certigi, ke la dorno ne ĉeestis. Longan, ruĝan strion mi trovis, sed nenian truon. Ĉu la dorno simple maltrafis min, aŭ ĉu ĝi jam restis en alia viktimo de tiu monstro, mi ne sciis. Tamen, mi ja sciis, ke mi kaptis sufiĉe da fiŝoj por tiu tago!

La venontan tagon mi trovis mian harpunon sur la plaĝo, forlasitan tie kiel defion, kun la pinto kurbigita al orto.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

AŭtoAviadiloŜipoTrajno