Lucija Borčić (1921-2015): plej fruktodona kroata tradukistino – Marija Belošević | KAEST 2020

E@I publikigis antaŭ 4 monatoj

40:39 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Lucija Borčić dum sepdeko da la jaroj donis nemezureblan kontribuon al la disvastigo de la kroata kulturo. Dank’ al ŝiaj tradukoj al Esperanto, la verkoj de la kroataj aŭtoroj atingis eĉ la plej forajn regionojn de la terglobo, ĉar ne ekzistas lando en kiu loĝas eĉ la plej malgranda nombro da Esperanto-parolantoj. Kvankam literaturo estis ŝia preferata kampo, ŝi ankaŭ tradukadis librojn kun la soci-politikaj, religiaj kaj dommastraj temoj. Ŝia vivverko estas duvoluma vortaro kroat-Esperanta kaj Esperant-kroata.

Prelegas Marija Belošević.
Marija Belošević estas la sekretariino de la Kroata Esperantista Unuiĝo, ĵurnalistino. Kunredaktis antologiojn Poezio de kroatoj en Hungario, Poemaro de burglandaj kroatoj, Poezio de molizaj kroatoj kaj Poezio kaj prozo de la rumanaj kroatoj. Ŝi ankaŭ redaktis aliaj eldonaĵojn de KEU Rakontoj el Vukovar, Nokta gardisto kaj Lumo kaj ombro. Ŝi ĉeestis plurajn internaciajn kunvenojn prelegante pri la kroata kulturo, kaj pri la kroata etna mlplimulto en eŭropaj landoj. Ŝi tradukas verkojn de la kroataj aŭtoroj al Esperanto.

Dum pluraj jaroj ŝi kunlaboris kun Lucija Borčić. Post ŝia morto, kadre de KEU Belošević iniciatis kaj organizas “Memorialon Lucija Borčić” kaj prizorgas ŝian tradukitan verkaron ankoraŭ ne aperitan kaj prizorgas pri la diskonigo de la aperita verkaro. Ŝi ankaŭ kompilis ampleksan bibliografion de Lucija Borčić.


Tiu ĉi programero okazis dum KAEST 2020. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas organizata ekde 2010 de E@I. Pli da informoj ĉe: https://kaest.ikso.net/

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

enpersursub