Ĉina reenkarniĝo nur kun permeso
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV179 (2011.02.27)
Ĉina reenkarniĝo nur kun permeso
Efektivigante unu el la plej absurdaj agoj en la historio de totalismo, Ĉinio malpermesos ke budhismaj monaĥoj en Tibeto reenkarniĝu sen registara permeso. Laŭ la ŝtata instanco por religiaj aferoj, la leĝo, kiu strikte klarigas la procedon por reenkarniĝo, estas grava paŝo por la instituciigo de administrado de reenkarniĝo.
Preter la ironio kuŝas la vera motivo de Ĉinio: malpliigi la influon de la dalailamao, la elpelita spirita kaj politika ĉefo de Tibeto, kaj por faligi la religian potencularon pli ol 50 jarojn post la ĉina invado de la himalaja lando.
Malpermesante al eksterlanda monaĥo peti reenkarniĝon, la leĝo efektive donos al ĉinaj aŭtoritatuloj la povon elekti la sekvan dalailamaon, kies animo, laŭ tradicio, renaskiĝas kiel nova homo por daŭrigi la laboron de malpliigado de sufero.
72-jaraĝa, la dalailamao, kiu loĝas en Barato ekde 1959, komencas plani sian heredon. Li diras ke li rifuzas renaskiĝi en Tibeto dum ĝi estas sub ĉina rego. Supozante ke li kapablus regi sian renaskiĝon, same kiel asertis dalailamaoj de la lastaj 600 jaroj, povus ekesti situacio en kiu ekzistus du dalailamaoj: unu elektita de la ĉina registaro, la alia de budhismaj monaĥoj.
La demando povus flamigi. La dalailamao estas la ĉefa simbolo de unueco kaj nacia identeco en Tibeto, do verŝajnas ke la batalo pri lia reenkarniĝo estos tre grava.