Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Tago de Veteranoj 2021: Gian Carlo Fighiera

UEAviva publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

En 2020, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) UEA inaŭguris la Tagon de Veteranoj, okazinta la 19-an de septembro. Ĝi estis la antaŭlasta tago de la Festivalo. Tiam, la intenco de la Tago de Veteranoj estis duobla: unue UEA deziris inaŭguri daton por regule omaĝi al niaj veteranoj, ĉar de ili ni heredas akiritajn sciojn kaj inspiron por malkovri novajn sciojn pri nia Afero. Sed la 19-a de septembro 2020 ankaŭ markis la 100-jariĝon de la esperantista veterano Eduardo Vivancos. Naskiĝinta en Barcelono, Vivancos tiam vivis en Toronto, Kanado, kaj omaĝi al li estis jam en la planoj de la montreala 105-a UK, kiu estis nuligita pro la pandemio. Pro tio, ke la Festivalo pluraspekte ankaŭ omaĝis al Montrealo kaj al la nuligita UK, kaj profite de tio, ke ModaFest’ 2020 okazis pli longe ol planite por la UK, eblis bapti la naskiĝtagon de Vivancos kiel la Tagon de Veteranoj, kaj la Esperanto-movado povis omaĝi lin dumvive. La omaĝo okazis pere de elstara prelego pri lia vivo fare de la kataluna esperantisto Javier Alcalde, spektebla en UEAviva: https://youtu.be/1JCV9L83_UI.

En 2021, UEA decidis reokazigi la Tagon de Veteranoj. Bonŝance ĝi okazas samtage kiel pasintjare kaj koincidas kun la fermo de la virtuala kongresejo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto. Ankaŭ en 2021 UEA devis nuligi la Universalan Kongreson, kiu okazintus en Belfasto. Pro tio la 2-a VK strebis plurmaniere omaĝi la Universalajn Kongresojn mem. Ĝi malfermiĝis per la publikigo de la historia filmo Varsovio 100 jarojn poste (https://youtu.be/3xmMLmlRxJo), kiu rememorigis nin pri la grandeco de la rekorda UK okazinta en Varsovio en 1987, dum la 100-jara jubileo de nia lingvo. Pro la 2-a VK ni ankaŭ re-spektis la belan Nacian Vesperon de Gotemburgo, en 2003. Kaj multaj aliaj estis la omaĝoj al la UK-oj. Ĉio spekteblas en UEAviva.

Ne povus esti malsame ĝuste nun, ke la Tago de Veteranoj koincidas kun la fermo de la virtuala kongresejo de la 2-a VK. Pro tio kiel omaĝaton de la Tago de Veteranoj 2021 ni elektis specialan karan amikon. Temas pri homo, kiu en tiu ĉi jaro, 2021, ricevis el la manoj de Duncan Charters, la Prezidanto de UEA, la agnoskan diplomon de pli ol 70 jaroj da fideleco al UEA. Temas pri homo, kiu en 1955 fondis en Kopenhago la Infanan Kongreseton. Temas pri homo, kiu majstre kaj malavare plenumis la taskojn de Konstanta Kongresa Sekretario. Temas pri naskiĝinto en Torino, kie en 2023 okazos la 108-a UK. Temas pri kara nuntempe 93-jara italo, esperantisto ekde 1947 kaj Dumviva kaj Honora Membro de UEA. Temas pri Gian Carlo Fighiera.

Bonan spektadon!


Eblas subteni al UEA per aliĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiom da radoj havas biciklo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?