Evoluo kaj funkciado de la memstara uzo de afiksoj en Esperanto. Prelego de Philippe Planchon
CED Interlingvistiko / Interlinguistics publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 8 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Prelego okazinta kadre de la 46-a Esperantologia Konferenco de CED, Aruŝo/Tanzanio, 2024.
La afiksoj estas grava parto de Esperanto, kiu kontribuas al la aglutina karaktero de la lingvo. Fakte, ekzistas multaj afiksoj: 41 oficialaj, pli ol 60 ne-oficialaj (maloftaj aŭ teknikaj), kaj ĉ. 30 prepozicioj uzeblaj kiel prefiksoj (vidu WENNERGREN, 2020 [2005]). Aliflanke, Esperanto havas ankaŭ izolecan karakteron, tiel ke dekomence, afiksoj ekricevis memstaran uzon (eblo 1888, eco 1891…). Ekde tiam, tiu procezo tre rapide plietendiĝis (ree, eksa, ina, iĝi…). Ni konsideros la evoluon de tiu fenomeno, per esploro de korpusoj (i.a. Tekstaro) kaj leksikografiaj fontoj DUC‐GONINAZ & ROUX (2020 [1970]). Kiel klarigi la sukceson de tiuj formoj? Kiel ili funkcias laŭ semantika vidpunkto? Fakte, afiksoj povas esti pli malpli polisemiaj (re-, -ist, -um…), kaj modifi diversmaniere la interpreton de la radiko, eĉ male de la principo de kunmetado de Frege (ekz-e iu grupo da homoj ne estas iu homaro). Pro tio, la memstara uzo de la afiksoj ofte havas tre ĝeneralan signifon (eco, ejo, aro…), sed tiu efiko estus same ebla per sinonimaj radikoj (kvalito, loko, grupo…). Ni pritraktos korpusajn ekzemplojn por klarigi la apartan utilecon de tiuj formoj (tiel ke eco ≠ kvalito, ejo ≠ loko, aro ≠ grupo…). Tiucele, necesos ankaŭ fari
komparon kun sintezaj formoj, tiel ke aro da arboj ne estas arbaro, kaj kompreneble ina nomo ne povas esti *nomino. Por tiu esploro, ni aparte utiligos la konceptojn ellaboritajn kadre de la enunciativa teorio de CULIOLI (2018/2020), ĉar laŭ tiu teorio, la semantikaj rilatoj inter la vortoj estas spuro de mensaj operacioj de la lingvo-parolantoj.