“Popularaj Varoj” en verko de Marko Polo
Comment with Lucia publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉu vi povas diveni la aŭkcian prezon de la ĉinaj porcelanoj en Eŭropo? Iliaj prezoj estas preskaŭ ĉiuj super 10 milionoj da usonaj dolaroj
Saluton al ĉiuj, mi estas Lucia. Mi havas demandon, kial ĉina porcelano fariĝis “pintklasa luksaĵo” nomata “blanka oro” kiam ĝi estis ekspedita al Eŭropo en la pasinteco?
Laŭ esplorado de historiistoj, de la 16a ĝis la 18a jarcentoj, ĉirkaŭ 300 milionoj da pecoj da porcelanaĵoj estis venditaj trans la oceano de Ĉinio al Eŭropo. AR: Saluton, mi estas supera fano de Marko Polo. Mi ĝojas konatiĝi kun vi! Mi invitos mian asistanton Super Marko prezenti bildojn de ĉi tiuj eksportaj porcelanaĵoj al vi. Kial eŭropanoj amas ĉinan porcelanon? Tio devas esti atribuita al la rekomendo de Marko Polo! En sia libro “Vojaĝoj de Marko Polo”, li menciis, ke ĉina porcelano estas “bonkvalita” kaj “malaltpreza”. Tiaj “strikte elektitaj” butikproduktoj estis rekonitaj kaj ŝatataj de homoj post kiam ili atingis Eŭropon.
La obsedo de eŭropanoj pri porcelano profunde impresas min. La iama pola imperiestro Aŭgusto II-a interŝanĝis 600 militistojn kontraŭ 151 pecoj da bluaj kaj blankaj porcelanaĵoj en la periodo de la imperiestro Kangxi. Poste, li ankaŭ ŝanĝis sian ideon de porcelana kolektado al farado de porcelano. Post sennombraj provoj ili fine sukcese faris la unuan blankan porcelanaĵon en Eŭropo. Centojn da jaroj poste ĝi fariĝis la mondfama Meissen-porcelano, kiu ofte aperas en altklasaj restoracioj tra la mondo. Kaj la urbo Meissen kun miljara historio fariĝis mondfama “porcelana urbo” same kiel Dehua kaj Jingdezhen en Ĉinio.
Hodiaŭ, Jingdezhen, la “miljara porcelana urbo”, allogas sennombrajn ceramikajn amantojn el la tuta mondo. Ili okupiĝas pri novigo ĉi tie man-en-mane kun lokaj artistoj, kombinante tradiciajn porcelanajn teknikojn kun la plej novaj fremdlandaj dezajnoj kaj arkitekturaj konceptoj. Danke al la iniciato Zono kaj Vojo, la porcelanaĵoj de Jingdezhen estis eksportitaj al dekoj da landoj kaj regionoj laŭ la Zono kaj Vojo. “china” fariĝis nova fenestro por homoj el la tuta mondo por kompreni la kulturon de Ĉinio. AR: Ĝis la venonta fojo! Ne forgesu komenti al mi! Ĉu vi volas dividi vian rakonton pri ĉina porcelano kun mi?