La Nokta Gasto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
https://www.patreon.com/jomart_kaj_natasha
https://jomart.click/Spotify
https://jomart.click/SoundCloud
***
Mi sidas nokte en silento sole
Jam ĉio dormas post la tago brua
Min ĉirkaûprenas la krepusko mole
Trankvile pensoj fluas
Subite aûdas mi ĉe pordo frapon
Malfermas mi kaj vidas en mallumo
Malfruan gaston en la palto drapa
Kun la vizaĝo juna
Kaj mi invitas strangan gaston hejmen
Kaj miras kiel ni similas ambaû
Li sidas en fotelo kaj silentas
Kaj mi silentas ankaû
Kaj ŝajnas, ke mi konas lin tre bone
Kaj la vizaĝon lian, kaj rigardon
Subite diras li ”Jes, vi min konas.
Mi – estas vi, sed multaj jaroj antaû”
”Ĉu vi memoras kion vi deziris?
Ĉu ne forgesis viajn revojn junajn?
Ĉu vi atingis kion vi aspiris?
Pri kio vi kantas nune?”
Kaj mi subite rememoris ĉion
Mi havis purajn revojn, noblajn celojn
Mi kantis pri feliĉa amo iam,
Kaj vortoj estis simplaj, kaj melodioj belaj.
Kaj mi kun miro ekrigardis gaston
Li estas mi, sed li alia estas
Kaj liaj agoj estas pli honestaj
Kaj la intencoj ĉastaj
Kaj mi demandi volas gaston mian
Sed li foriras kaj ĉe l’pordo restas
Nur unu vortoj diras li ”Adiaû”
Kaj jen, neniu estas
Kaj fluas noktaj horoj strange, lante
Mi sidas kun gitaro ĝis aûroro
Kaj provas kanti la malnovajn kantojn
Kaj vortojn rememori