Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Mankas mon’ domaĝe – pagu do fromaĝe

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV174 (2010.10.31)

Mankas mon’ domaĝe – pagu do fromaĝe

Tiel reklamas siajn servojn itala banko en provinco Emilia. Kompreneble temas ne pri ordinara fromaĝo, sed pri la protektata marko de la koncerna regiono, la tutmonde konata ‘Parmezano’,parma formaĝo. Anstataŭ eŭroj la banko Credem volonte akceptas parmajn fromaĝojn. Nu, ne en pecoj, kaj ne raspitajn, sed en grandegaj fromaĝradoj. Por gastigi la fromaĝojn pluraj bankojkonstruigis specialajn sekurdeponejojn.

La diametro de la parma fromaĝo (itale Parmigiano Reggiano) estas inter 35 kaj 45 centimentoj, ĝi pezas inter 24 kaj 40 kilogramojn kaj ĝia valoro proksimas al 300 eŭroj.

La fakto ke oni investas per parma fromaĝo ne estas nova afero: en la trezorejoj de internaciaj bankoj kuŝas famaj viskioj, multekostaj vinoj, eĉ sukero kaj kakao. Tian sistemon oni jam aplikis ekde la Dua Mondmilito, sed en Italujo, pro la ekonomia krizo, ĝi nun havas sian renesancon.

Produktanto, kiu ne povas vendi siajn varojn, lombardas ilin, kaj la fromaĝoj maturiĝas en la banko dum 24 monatoj. Post tiu tempo la produktinto repagas siajn ŝuldojn kaj rericevas siajn fromaĝojn. Se li ne povas pagi, la banko vendas la fromaĝojn.

La afero estas por ambaŭ flankoj avantaĝa, ĉar la valoro de la deponita varo ne falas, sed male,ĝuste altiĝas dum la tempo pasas.

Momente ĉe la banko Credem kuŝas 132 milionoj da eŭroj en ‘fromaĝa valuto’. Mezume fromaĝisto produktas jare 7000 fromaĝojn. Se li lombardas 2000 el ili kontraŭ 600‐mil‐eŭra valoro, li ricevas 420‐mil‐eŭran prunton kaj liaj fromaĝoj estas en sekura loko.

Por la banko Credem en Emilia Romagna estis nature lanĉi tiun servon, ĉar grava parto de ĝiaklientaro apartenas al la 355 lokaj bredistoj kaj laktoproduktantoj, kaj kvankam la fromaĝ‐profitoj por la banko ne estas vere grandaj, la bankistoj traktas la agadon prestiĝa kaj sentas sin solidaraj kun la produktantoj.

La fromaĝ‐kredita kampanjo havis tiom grandan sukceson, ke la bankoj devis pligrandigi siajnsekurdeponejojn: la banko Credem inter la urboj Modena kaj Reggio konstruigis du apartajn bunkro‐deponejojn, kie anstataŭ pentraĵoj kaj juveloj trankvile fermentas la laktoprodukto en por ĝi taŭga temperaturo.

La fakton, ke temas pri valoro, pruvas ankaŭ tio, ke oni jam provis priŝteli unu el la fromaĝ‐trezorejoj. Ŝtelistoj traboris muron de bunkro kaj forprenis per kamionoj 570 parmajn fromaĝojn.

La polico rapide kaptis la ŝtelistojn, kiuj cetere estus havintaj malfacilaĵojn vendi la fromaĝojn eĉ en la nigra merkato, ĉar kiel la bankobiletoj, ankaŭ la parmaj fromaĝoj estas numeritaj.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas leono?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?