Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Brazila muziko en Esperanto

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ĉi tiu artikolo aperis la 30-an de januaro de 2018 en la Esperanta Retradio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:

En mia artikolo de la 31-a de pasinta oktobro pri Pandunia mi diris, ke “la celo de Esperanto estas servi kiel normala lingvo en ĉiuj sferoj de la vivo (ĉiuj sciencoj, literaturo, poezio, juro ktp.”. Ekzemple dum la Universalaj Kongresoj okazas aranĝoj de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) kaj de IKU (Internacia Kongresa Universitato). En la Esperanta Retradio la kunlaborantoj ofte informas pri sciencaj, teknikaj, medicinaj novaĵoj, sed ankaŭ pri kulturo, arto, religio, literaturo. Pasintan semajnon – kiel jam antaŭe du aŭ tri fojojn – mi menciis poezion, kaj hodiaŭ mi volas paroli iomete pri muziko.
Oni povas paroli Esperante pri muziko ĝenerale, sed ĉi tiu artikolo temos pri muziko en Esperanto.
Antaŭ kelkaj jaroj mi eksciis, ke brazila muzikisto (Flávio Fonseca) komponas muzikaĵojn kaj kantas en Esperanto, kaj kiam mi partoprenis en mia unua Universala Kongreso (en 2014 en Bonaero), mi aŭdis Esperantan muzikon. Grandan sukceson havis tiam Manŭel (Emmanuel) Rovere, de kiu mi aĉetis tri diskojn. En la sekvaj UK-oj mi konstatis kiom da muzikaj aranĝoj estas organizataj. Same kiel en la Universalaj Kongresoj estas prezentata muziko en Esperanto en la brazilaj kongresoj (kaj sendube en la naciaj kongresoj de aliaj landoj).
Cetere estas pluraj tiaj muzikaĵoj en Jutubo.
Volante skribi pri tiu temo ĉi-tie, mi rigardis la E-Vikipedion. La koncerna artikolo – “Esperanto-muziko” (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-muziko) – donas sufiĉe da informoj. Tiel tiu, kiu sciis malmulte pri la temo, povos bone informiĝi pri ĝi kaj ekscios, kiom da kantistoj kaj grupoj ekzistas en Esperantujo.
Ĉar kompreneble ne ĉiuj estas menciitaj en Vikipedio – kaj el Brazilo nur la kantistino Neide Barros Rêgo –, mi parolos iomete pri Esperanta muziko en Brazilo.
Sendube la plej konata brazila E-kantistino estas Neide Barros Rêgo, kiu kantis en brazilaj E-kongresoj kaj ankaŭ eksterlande. Kelkaj (malmultaj) ŝiaj kantoj – ĝenerale solenaj kaj internacie konataj – estas en Jutubo. Auxdu ekzemple la brazilan kanton “Internlanda Lunlumo” (https://www.youtube.com/watch?v=x-bE6sKoBeA).
Konata brazila kantisto en Esperantujo estas Tarcísio Lima, kiu produktis la diskon “Verdastelaj Brazilaĵoj”.
Bedaŭrinde en Jutubo troviĝas tre malmulte da brazilaj muzikaĵoj en Esperanto. Krom tiuj kantataj de Neide Barros Rêgo du estas de famaj komponistoj (unu estas la monde fama kanto “Knabino de Ipanema”, de Tom Jobim kaj Vinícius de Morais; la alia estas de Edu Lobo); alia estas komponaĵo – fakte karnavala sambo – de la konata esperantisto (kaj eks-prezidanto de la Akademio de Esperanto) Geraldo Mattos. La tri estas kantataj de Flávio Fonseca. (Vidu kaj aŭdu: https://www.youtube.com/watch?v=gouAIO8gx_w; https://www.youtube.com/watch?v=CHxyK_hsqZw; https://www.youtube.com/watch?v=cDLqn-hk81s.)
Ne estas facile trovi la Esperantajn kantojn en Jutubo. Estus agrablege, se iu farus liston de ili, prefere laŭ landoj.
La jam menciita Flávio Fonseca komencis antaŭ kelke da tempo fari ion tre interesan kaj avantaĝan por brazilaj esperantistoj: li mem tradukis tekstojn de brazilaj kantoj, kolektis jam ekzistantajn tradukojn kaj poste petis aliajn traduki pliajn kantojn.
Ĉi-jare li kreis en septembro la blogon “Brazila Kolekto” en kiu li kunigis kaj kunigas tiujn tradukojn.
En la blogo legeblas:
“Trovu en ĉi blogo buntan kolekton da brazilaj kantoj esperantigitaj, organizitan laŭ aŭtoroj, tradukintoj, stiloj kaj plu.
Ĉiuj versioj estas reviziitaj (laŭ ĝusteco kaj komprenebleco), kaj ĉiuj konservas la originalan metrikon, do estas kanteblaj.
La blogo Brazila Kolekto estas ankaŭ utila kiel apoga instrumaterialo. La gelernantoj povas per ĝi praktiki komprenon kaj prononcon, kaj eĉ se ili ne konas la muzikaĵojn, ili povas fari gramatikan analizon kaj akceli akiron de vortprovizo.
Nia blogo Brazila Kolekto estas alloga ankaŭ por la poeziamantoj! Se vi ne konas la brazilajn originalajn muzikaĵojn, se vi ne povas aŭ volas kanti aŭ ludi ilin, kaj eĉ se vi ne ŝatas muzikon – same vi povas legi la muziktekstojn kiel belajn poemojn, kaj tiel iom gustumi la brazilan buntan poeziecon, kaj ekkoni kelkajn elstarajn poetojn.”
Bedaŭrinde ne troviĝas sonregistraĵoj en la blogo, sed:
1. La esperantistoj kiuj scipovas kaj ŝatas kanti kaj konas la originalajn versiojn povas kanti la kanzonojn en Esperanto.
2. Flávio Fonseca intencas meti sonregistraĵojn en la blogon.

Admirinda (kaj en aliaj landoj imitinda, sed malfacila) laboro!

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiun oni uzas sur la kapo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?