LGL114 “La Rozoj” * de Júlia Lopes de Almeida (Tradukis: Francisco Wechsler) * 21 – FEBRUARO – 2026
EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 15 tagoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
0:46 Legkunveno
LGL114 “La Rozoj” * de Júlia Lopes de Almeida (pridiskutita teksto – trovu ĝin en la UNUA KOMENTO) – 21ª de FEBRUARO de 2026
###
PRIDISKUTITA TEKSTO: “La Rozoj”, legu ĝin en la UNUA KOMENTO.
VERKISTINO
Júlia Valentina da Silveira Lopes de Almeida (Rio-de-Ĵanejro, la 24-an de septembro 1862 – Rio-de-Ĵanejro, la 30-an de majo 1934) estis brazila verkistino, kronikisto, dramisto kaj kontraŭsklavecisto.
Ŝi estis unu el la fondintoj de la Brazila Akademio de Leteroj (ABL). Ŝi havas grandan kaj gravan verkaron por brazila literaturo, intervalante de porinfana literaturo ĝis romanoj, kronikoj, teatraĵoj kaj ĵurnalismaj artikoloj. Ŝi estis edziĝinta al la portugala poeto Filinto de Almeida, kaj patrino de la verkistoj Afonso Lopes de Almeida, Albano Lopes de Almeida, kaj Margarida Lopes de Almeida.
Biografio
Persona vivo
Naskita en la urbo Rio-de-Ĵanejro en 1862, ŝi estis la filino de la kuracisto Valentim José da Silveira Lopes, poste vicgrafo de São Valentim, kaj Adelina Pereira Lopes, ambaŭ portugalaj elmigrintoj al Brazilo. Ŝi translokiĝis en sia infanaĝo al la urbo Campinas,[4] en la ŝtato San-Paŭlo, kie, en 1881, ŝi publikigis siajn unuajn tekstojn en la Gazeta de Campinas, malgraŭ la fakto, ke tiutempe literaturo ne estis vidata kiel agado taŭga por virinoj.[9] En intervjuo donita al João do Rio inter 1904 kaj 1905, ŝi konfesis, ke ŝi amis verki versojn, sed faris tion sekrete. Tri jarojn poste, en 1884, ŝi ankaŭ komencis verki por la gazeto O País de Rio-de-Ĵanejro, laboro kiu daŭris pli ol tri jardekojn.
FONTO: https://pt.wikipedia.org/wiki/J%C3%BAlia_Lopes_de_Almeida (pt)
TRADUKISTO
Francisco Wechsler estas emerita profesoro pri Agronomio, preleganto, tradukisto, eldonisto kaj iama redaktisto de la revuoj Brazila Esperantisto (organo de Brazial Esperanto-Ligo – BEL) kaj La Lampiro (organo de Esperanto-Asocio de San-Paủlo – EASP). Li ankau estas kunfondinto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).
FONTO: La tradukisto mem.
###
Kuniĝu al ni en kuna legado! Ĉiu kiu interesiĝas, devas legi la tekston en oportuna momento, kaj dum renkontiĝo oni diskutos pri ĝi en riĉiga babilrondo!
📌 Eniru en nia grupo de Legolibro ĉe whatsapp – Tie ni transdonos informojn por la renkontiĝo!
📌 Ligilo por la tekstoj: http://literaturo.esperanto.net/noveloj/index.html
#EASP #LegoKlubo #Libroj #Esperanto