#VK22 IKU (AIS): Spacteleskopoj: de Hubble ĝis James Webb (Amri Wandel)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Fine de decembro 2021 la tuta mondo sekvis la lanĉon de la spacteleskopo James Webb, sekvanto de la teleskopo Hubble, kiu dum tri jardekoj da observado akiris plej fantastajn fotojn kaj sсiencajn rezultojn, pli ol ajna alia teleskopo. James Webb, kiu estas centoble pli potenca ol Hubble, esploros la unuajn stelojn kaj galaksiojn en la prauniverso kaj serĉos vivsignojn en eksterplanedoj de foraj sunsistemoj.
Ni vidos sciencajn atingojn de teleskopoj en la spaco, kun emfazo pri Hubble kaj James Webb, sed ne nur ili. Aldone al Hubble, kiu observas ĉefe en videbla lumo, oni sendis multajn teleskopojn kiuj funkcias per aliaj specoj de radiado, kiel Spitzer en infraruĝo, Chandra en X-radioj, Plank en mikroradiado, Kepler por malkovri eksterplanedojn kaj multaj pli; ĉiu el ili revoluciis nian komprenon de la universo. Dum sia 30-jara funkciado la teleskopo Hubble atingis mirindajn bildojn kaj rezultojn, multe pli ol ajna alia teleskopo, sur la Tero aŭ en la spaco. Kiel aludas la titolo, ni vidos la plej elstarajn bildojn de Hubble: de planedoj kaj satelitoj en nia sunsistemo ĝis pragalaksioj antaŭe en la juna universo.
La nova spacteleskopo James Webb (JWST), povos realigi senprecedencajn observojn, kiuj ĝis nun estis ekster la atingo de la homaro, kiel apero de la unuaj steloj en la universo kaj serĉo de vivsignoj en eksterplanedoj. Kial ŝtatoj kaj spacoagentejoj investas grandegajn monsumojn por sendi teleskopojn al la spaco? Teleskopoj sur la Tero estas limigitaj de la atmosfero, kiu nebuligas la bildon en videbla lumo, al kiu ĝi estas travidebla. Krome, ekzistas specoj de radiado kiel ultraviola (UV), rentgenaj radioj (X) kaj gamaradioj kiuj estas blokitaj de la atmosfero, do por observi ilin oni devas sendi la koncernajn teleskopojn ekster la atmosferon.
Tiu prezento estis pretigita okaze de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en novembro 2022. En UEAviva nun aperas la arkivo de la 3-a VK reklame al la 4-a VK (23-26/nov/2023). Por aliĝi al la 4-a VK vizitu: https://vk.esperanto.net (senpaga por individuaj membroj de UEA ĝis 13/nov/2023).
–
Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: https://uea.org/alighoj/