TUKOJ
Cebe Lacaze publikigis antaŭ 13 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La Tukoj, esperanto-filmo, laŭ scenaro kunverkita sub gvido de Arno Lagrange de partoprenantoj de lingvostaĝoj okazintaj en La Maraude, Arrout, (Ariège en Pireneoj). La scenaro estas bazita sur lokaj Arieĝaj fabeloj pri forlasita adoptita kaj reprenita infano, mirakle sanigaj kaj fekundigaj tukoj, fekundigo de urso, fekundiga ŝtono kaj similaj. La filmo estis finrealigita en 2002 de Céline Bernard post eksiĝo de la unua gvidinto de la projekto. Ne perfekta laŭ lingva kaj aktorluda vidpunkto, la filmo tamen ricevis unuan premion en la kategorio arta filmo en Festivalo de Maribor (Slovenio), la 9-an de novembro 2002. La ĵurio opiniis ke la filmo La Tukoj en bela maniero pruvas ke Esperanto povas esti normala kulturlingvo kaj ke ĝi ankaŭ havas karakteron. (el La Ondo de Esperanto)
Muziko de Kaj Tiel Plu.
http://eo.wikipedia.org/wiki/La_Tukoj